• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-02-02 09:34:21    
Hu Jintao faras viziton en Jaundo

cri

La 31-an de januaro en kamerunia ĉefurbo Jaundo, ĉian ŝtata prezidanto Hu Jintao, kiu faras ŝtatan viziton en Kamerunio, kondukis serion da aktivadoj. Li interparolis kun kamerunia prezidento Paul Biya, vizitis Virinan kaj Infanan Hospitalon kaj konstruejon de stadiono de Jaundo konstruitajn per helpo de Ĉinio kaj aprecis mirindajn programerojn de ĉinaj kaj kameruniaj artistoj.

Kamerunia prezidento Paul Biya okazigis solenan bonvenigan ceremonion por prezidanto Hu Jintao. La du ŝtatestroj mansvingis al miloj da popolanoj. Miloj da lokaj civitanoj surportantaj festajn vestojn, kantis kaj dancis por esprimi bonvenon al prezidanto Hu Jintao.

Laŭ konigo, tio estas la plej alta honoro de Kamerunio al vizitantaj fremdlandaj ŝtatestroj, tio enkorpigas profundan amikecon inter la du landoj. La malproksima Ĉinio ne estas fremda al ordinaraj kameruniaj popolanoj.

Parolante pri amikeco inter Ĉinio kaj Kamerunio, oni certe devas mencii la Virinan kaj Infanan Hospitalon konstruitan per helpo de Ĉinio. Tiu moderna sinteza hospitalo konstruita kaj transdonita en 2000 havas kompletajn ekipaĵojn, la medicino de kuracistoj estas eksperta kaj profunda. 16 ĉinaj kuracantoj laboras en tiu hospitalo kaj estas profunde respektataj kaj subtenataj de jaundaj civitanoj. Flegistino Liang Suhua diris:

"Fakte, multaj malsanuloj venas pro reputacio de ĉinaj kuracistoj. Ili nomas tiun hospitalon 'Ĉina Hospitalo', ili ĝenerale postulas viziti ĉinan kuraciston."

Samtage, paŝis ĉina prezidanto Hu Jintao venis al la menciita hospitalo. Li venis al iu lito, en kiu kuŝis 3-jaraĝa knabo Jordan. Li vundiĝis je la piedo pro trafika akcidento kaj eĉ perdis la piedon. Fortune, ĉinaj kuracistoj plenforte savis lin kaj nun li jam fundamente resaniĝis. Informite pri tio, Hu Jintao ĉirkaŭprenis Jordan kaj diris:

"Li estas frukto de la amikeco inter Ĉinio kaj Kamerunio."

Al disvastigantoj de la Ĉina-Kamerunia amikeco – ĉinaj kuracistoj helpantaj Kamerunion, prezidanto Hu donis sinceran deziron.

"Vi foras de la patrolando kaj familianoj kaj diligente laboras ĉi tie venkinte multajn malfacilojn. Vi senigas doloron de kameruniaj malsanuloj per eksperta kaj profunda medicino kaj bona virto, faris kontribuon al la amikeco inter Ĉinio kaj Kamerunio kaj akiris fidon kaj altan takson de la kameruniaj registaro kaj popolo. Vi estas ne nur plenumanto de eksterhelpa tasko de nia lando, sed ankaŭ disvastigantoj de la amikeco inter la du landoj. La partio kaj registaro dankas vin kaj la patrolando kaj popolo memoras vin. Mi esperas, ke vi plue klopodos kaj bone laboros, por senigi doloron de pli multaj afrikaj malsanuloj, forigi malsanojn el afrikaj landoj, akceli socian disvolviĝon kaj fari pli grandan novan kontribuon al la amikeco inter Ĉinio kaj Kamerunio."

Hu Jintao ankaŭ inspektis la konstruejon de Jaunda Stadiono helpe konstruita de Ĉinio. Post inspektado, li diris al ĉina inĝeniero, ke la stadiono estas programo longtempe atendata de la kamerunia popolo kaj simbolo de la kunlaboro inter Ĉinio kaj Kamerunio. Li deziras, ke la ĉina konstrua grupo bone plenumu la taskon per respondeca sinteno al la patrolando kaj al la kamerunia popolo.

Okaze vizito de Hu Jintao al Kamerunio, ĉinaj kaj kameruniaj artistoj kune prezentis programerojn kun densa nacia ĉarmo. En aplaŭdo kaj aklamo, la homoj refoje spertis abundon kaj kolorriĉecon de la kulturo de la du landoj kaj spertis amikecon inter la du popoloj.