• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-02-02 14:31:33    
Fakulo pri protekto de Granda Muro Dong Yaohui (foto)

cri

De la 1-a de decembro de la jaro 2006, oficiale praktikiĝas "Leĝo por Protekto de la Granda Muro" kaj sep agaĉoj ĉe la Granda Muro, kiaj preno de tero kaj briko, planto, stiro de veturiloj kaj aliaj estas malpermesataj. La praktikiĝo de la leĝo forte ĝojigas sinjoron Dong Yaohui, kiu havas la rilatojn kun la Granda Muro je pli ol 20 jaroj.

Dong Yaohui preskaŭ 50-jara estas vicestro de Ĉina Instituto de Granda Muro kaj lia hejmloko, la gubernio Funing de la provinco Hebei estas ĉe la piedo de la Granda Muro.

La Granda Muro estas honore titolita kiel unu el la mirakloj kreitaj de la homaro. En la 2-a jarcento a.K, ĉina unua imperiestro Shihuang ligis landlimajn murojn konstruitajn de diversaj regnoj antaŭ unuiĝo kiel la Grandan Muron kaj en postaj mil jaroj, en diversaj ĉinaj dinastioj, oni plilongigis kaj plibonigis la Grandan Muron kaj nun ĝi estas longa je miloj da kilometroj, la Granda Muro konstruita en la dinastio Ming antaŭ 600 jaroj havas plej grandan skalon kaj estas bone konservata ĝis nun. Kvankam loĝante apub la fama historia heredaĵo, Dong Yaohui ne pensis, ke en iu tago li povos fariĝi fakulo pri protekto de la Granda Muro.

Dong Yaohui estis laboranto pri elektroenergio en buroo pri elektropovo de la urbo Qinhuangdao, oriente de la Granda Muro. Li ŝatas grimpi sur monton kaj ankaŭ estas neprofesia verka kreanto. En la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento, subite venis al li ideo piediri kaj esplori la Grandan Muron, tial li kun siaj du partneroj ekiris. Dong Yaohui tiel priparolas sian motivon plenumi la planon pri piediro tra la Granda Muro antaŭ 10 jaroj:

"Ĉar en la infaneco, mi kreskis ĉe la piedo de la Granda Muro, tial nature naskiĝis konscio pri la Granda Muro. Cetere mi mem ŝatas grimpi sur monton kaj dum grimpado, multiĝis mia kontakto kun la Granda Muro, ĉar troviĝas peco de la Granda Muro sur montoj ĉirkaŭ la urbo Qinhuangdao. Kontakto kaŭzas intereson, sed tiam estis malmultaj libroj pri la Granda Muro. Ju pli da kompreno, des pli da intereso. Tiam mi pensis, ke se la unua kompleto da piedsignoj sur la Granda Muro estas la mia, tio certe estas afero kun grava signifo."

Dong Yaohui diris, ke kvankam li estas ordinara laboristo, tamen li ege ŝatas literaturon. En ĉiu tago, li faras verkan kreadon kaj publikigis kelkajn novelojn, literaturajn raportaĵojn kaj prozaĵojn. Depost ideo-veno pri piediro al la Granda Muro, li ĵetis pli da energio al kolekto de materialoj pri la Granda Muro.

La 4-a de majo de la jaro 1984 estas neforgesebla tago por Dong Yaohui. Post unujara preparado, Dong Yaohui kaj liaj du partneroj ekiris al sia sonĝo kaj en tiu jaro li estis 28-jara. Li pene trapasis profundecon en montaron kaj malfacilaĵo estis super imago. Tamen Dong Yaohui diris, ke spirita soleco estas pli netolerebla ol korpa penado. Li rememoris:

"Fakte post efektiva praktiko de la plano, malproksime de socio kun kulturo, de familianoj kaj amikoj, ĉiutage estis sur monto, soleco disde la socio estis la plej granda turmento. Tiam sur la monto, ni tri preskaŭ estis ĉe rando de disfalo."