• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-02-02 17:11:20    
Premiito de Programo de Prezidentaj Lernantoj en Usono

cri

Ĉiuj adoleskantoj serĉas sin mem, serĉas rilaton inter si kaj la mondo kaj studas kiel akcepti kaj ami. Samtempe ili ankaŭ sopiras sukceson.

Kion signifas sukceso kaj gloro por junuloj? Kiel determini nestreĉan cirkonstancon por lernado?

Iuŝance mi konatiĝis kun Ye Fei, studento de ĵurnalismo kaj ekonomiko de Kolumbia Universitato de Usono. Ŝi naskiĝis en Pekino kaj transloĝiĝis al Hungario kiam ŝi estis kvarjara, ĉar ŝiaj gepatroj lekcios en Eŭropo. Kiam ŝi estis 14-jara, ŝia patrino iris lekcii en Usono kaj ankaŭ Ye venis al Usono kaj ekstudis en supera mezlernejo. Pro diligenteco kaj bona konduto, Ye gajnis la premion de Programo de Prezidentaj Lernantoj, la plej alta premio por lernantoj en Usono.

Kompare kun samaĝuloj, Ye estas sukcesa. Sed ŝi ripetade diris al mi, ke ŝi ne estas talenta kaj neniam devigis sin ĉasi sukceson. De infaneco, pro longa sendependa vivo, ŝi havas propran agmanieron kaj kuraĝas alfronti malfacilaĵojn.

Ĉiu havas siajn proprajn karakterizaĵojn kaj vivmedion, kaj ankaŭ siajn proprajn viv- kaj studmanierojn. La kreskado de Ye estas aparta, tamen ne mankas inspiro al ni.

Prudento venas post lernado                                                                                                                         Ye Fei

Ye havas delikatan haŭton kaj okulojn belajn kaj amplenajn. En la unuaj tagoj post kiam la familio venis al Hungario, la 4-jara Ye ne komprenis la hungaran lingvon, nek povis paroli. Por ludi kun aliaj infanoj, Ye atente aŭskultis babiladon de la kamaradetoj kaj devigis sin alparoli ilin, malgraŭ ke ŝi ofte ruĝiĝis. Ŝi baldaŭ rompis la lingvan baron.

En la aĝo de 14 jaroj, Ye venis kun sia patrino al Usono kaj studis en supera mezlernejo en Pensilvanio. Ĉiu komenco estas malfacila. Ŝi konis iomete la anglan lingvon, sed tio ne sufiĉis por ŝi interparoli kun kamaradoj, por ne paroli pri kompreno de la lekcio de instruisto. La lingva baro denove katenis ŝin. "Mi subite komprenis, ke lernado estas akumulado de scioj kaj spertoj, kiu povas helpi min pli bone kaj pli rapide adaptiĝi al la cirkonstanco. Ekde tiam, la interna deziro pri lernado inspiris min kaj mi neniam bezonis urĝon de miaj gepatroj. Mi fariĝis sendependa."

Estas antikva proverbo en Ĉinio, ke konscio pri manko de scio venas post lernado. De Ĉinio al Hungario, de Hungario al Usono, la ĉirkaŭaĵoj ŝanĝiĝis, kaj Ye penadis ŝanĝi sin por adaptiĝi al la vivmedio. "Por superi aliajn, unue mi devas superi min mem. Se mi ne instigis min studi, mi ne povis rapide eliri el ambaraso kaj fermiteco, kaj sentis min facila en novaj medioj. Iom post iom mi vidis la valoron de mia lernado, kvazaŭ la inteligenta pordo malfermiĝis por mi."

Sinteno decidas ĉion. Pro la interna aspiro, la silentema knabino fariĝis memfida kaj trankvila. Ŝi povis prelegi en aŭditorio pri pekinopero por instruistoj kaj lernantoj de sia mezlernejo kaj vid-al-vide interparolis kun Henry Alfred Kissinger, antaŭa ŝtata sekretario de Usono.

Manio por muziko

Por multaj homoj muziko estas eta parto en lia vivo, nemenciinda. Sed por iuj homoj, muziko temas pri ĉiuj sentoj en la animo kaj ĝi estas nemalhavebla en la vivo.

Ŝia amo al muziko estas denaska. Ŝia patrino estis pekinopera aktorino kaj ŝi eklernis pianludon en la aĝo de 6 jaroj kaj hobojon je 15-jara. Multaj ŝiaj samaĝuloj lernis pianludon laŭ la volo de siaj gepatroj. Sed Ye estis malsama. Ŝi diris: "Mi dronas en la historio de muziko kaj travivaĵoj de komponistoj. Mi admiras ilin oferemon al muziko kaj profunde respektas ilin. Mi dankas ilin pro ilia arto lasita al la posteuloj."

Ĉar la orienta kulturo influis la verkadon de rusa komponisto Alexander Tcherepnin, Ye klopodis enmeti en sian ludon komprenon pri la orienta gusto. Ŝi imagis, ke ŝi estas membro de reĝa simfonia orkestro, kiu ludas por la reĝo frumatene en la naturo. Ŝi imagis, ke ŝi promenas en la 17-a jarcento sekvante la hobojan konĉerton de Mozarto. Ŝia inspiro al muziko venas el la fundo de ŝia koro kaj la interpreto de la origino de la verkoj. En Hungario, Ye sesfoje gajnis la unuan premion de piana konkurso de junuloj, kaj dufoje oran medalon de piana konkurso de Princeton-universitato en Usono.

La forto de muziko estas longa kaj varmega, kiel libereco kaj inteligenteco estas ĉiam strebataj. Kvankam mi ne aŭdis ŝian ludon, sed ŝajnas al mi, ke ŝi estas sidanta antaŭ la piano kun fermitaj okuloj, perceptas la rakontojn kaj animon en la muziko, foje pasie, foje kviete.

Estu elstara homo

Sun Ping, patrino de Ye, estas aktorino de pekinopero. Ŝi laboris kiel invitita reĝisoro en Petofi-teatro en Hungario. Foje la teatro planis surscenigi fabelan koncerton kaj varbis junajn aktorojn. Ye sin anoncis sen sciigo al sia patrino. Post intensaj ekzamenoj, Ye estis elektita kiel la ununura ĉina aktoro en la koncerto. La provludo komenciĝis. Sun Ping surpriziĝis vidante, ke ŝia filino staris sur la scenejo. "Kiam mi vidis la malgrandan vizaĝon ruĝiĝintan pro ekscitiĝo, mi subite konsciis, ke ŝi elkreskis. Ŝi jam komprenis la valoron de gloro akirita post penado. Ŝi deziras vizaĝi malfacilon kaj defion per sia propra kapablo."

Nestreĉa eduka medio signifas pli da memdecidaj rajtoj. Memdecido kulturis ŝian respondecemon. Pro okupiteco la gepatroj malofte akompanis Ye, sed ili donis al ŝi sufiĉe da konfido kaj kuraĝigo. Sun diris: "Iam mi esperis, ke mia filino superos min. Kiu elekto ĝojigos mian infanon, ĉu esti elstara aŭ ordinara? Ŝia maturiĝo trankviligis min kaj mi lernis multe de mia filino. Mi ne povas nek devas orienti ŝian vivon."

Kiel patrino, Sun trapasis la procezon de supero de si mem, kaj post tio ŝi trovis, ke ŝi ĝuas ĉiujn paŝojn de ŝia kreskado. Ŝi dankas sian filinon, ke ŝi portis al ŝi ĝojon kaj fieron, kiujn ŝi ĉiam rigardas ĝuo."

"Persistu ĉe via idealo kaj fariĝu homo elstara, ununura kaj valora por la homaro," Sun tiel diris al la filino.

Germana edukisto Eduard Spranger diris, ke edukado ne celas instrui la pretan aferon, sed eltiri la krean povon kaj veki la konscion de vivo kaj valoro. La orienta kaj okcidenta kulturoj estas diferencaj, kaj la edukado ne havas landlimon kaj ĝia kerno estas vekado.

Kortuŝo kaj ĝojo ĉiam venas neatendite al la vekita kaj kreskanta animo.

Mi ĉiam memoras la postpluvan julian semajnfinon, en kiu Ye rakontis al mi siajn sonĝojn kaj la senton kaj fieron dum la dekjara vivo en eksterlando.

Ŝi estas firmvola kaj simpatia. Ŝi komprenas homojn kaj okazintaĵojn malsamajn al ŝi. Ŝi amas legi kaj perceptas muzikon per la vivo. Ŝi diris, ke neniu vidas la estontecon, sed iuj vidas la celon kaj senŝanceliĝe persistas en sia sonĝo kaj la sukceso jam estas proksimiĝanta.

Dankon al Ye Fei, ke ŝi dronigis min en multaj splendaj momentoj en ŝia kreskado.

Benu la belan junecon kaj estontecon de la knabino.