• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-02-02 18:24:07    
Cerva urbo Baotou

cri
La urbo Baotou situas en la okcidenta parto de la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio, najbaras al la Flava Rivero sude, kaj la monto Yinshan serpentumas tra la urbo. La urbo totale areas je proksimume 28 000 kvadrataj kilometroj kaj havas du milionojn kaj 300 milojn da loĝantoj. Ĝia jara averaĝa temperaturo estas 6,7 gradoj Celsiuse, tie la vintro daŭras pli longe kaj la somero agrable malvarmetas, pro tio la urbo estas ideala somerumejo.

La loĝantoj de Baotou konsistas el 37 naciecoj, kiaj mongola, hana, tibeta, hui-a, manĉura, daura, korea kaj tujia-a. Ili pace kaj amike kunvivas kiel en unu granda solidareca familio. La urbo konsistas el tri urbaj kvartaloj, nome Dong'he, Kundulun kaj Qingshan, tri gubernioj, du minejoj kaj unu ekspluata regiono de altaj kaj novaj teknikoj. En la kvartalo Kundulun troviĝas la fama Baotou-a Ferŝtala Kompanio kaj ankaŭ la urba magistrato.

La urbo Baotou estas konata kiel Cerva Urbo. Intervjuate de nia raportisto, s-ro Tao Hao, estro de la Turisma Administracio de Baotou, faris klarigon dirante:

"En la mongola lingvo, la vorto Baotou signifas: Loko de cervoj. Estas ja fakto, ke historie sur la tereno de Baotou troviĝis multe da cervoj. Pri tio pruvis ankaŭ antikvaj sur-rokaj pentraĵoj kaj arkeologiaj elterigitaĵoj."

Laŭ noto de historia libro, de la antikveco Baotou ja estas trafika artiko inter la nordaj nomadaj naciecoj kaj la agrikulturaj naciecoj de la centra Ĉinio. En la jaro 1850, la doko de la Flava Rivero estis translokita sur terenon de Baotou, sekve Baotou fariĝis "haveno surakva kaj surtera" kaj ankaŭ la plej granda staplo-urbo en la nordokcidenta landparto. 

Baotou riĉas je mineralaj profitfontoj, precipe en la minejo Baiyun'ebo situanta en ĝia norda parto, kaj abundas je rara tero, fero, kalio, fosforo, torio, fluoro, mangano kaj aliaj mineraloj. Post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, la centra registaro prenis Baotou kiel unu el la ok regionoj de la peza industrio en la unua kvinjara plano de la ekonomia konstruado, kaj la Baotou-a Ferŝtata Fabriko ja estis centro de la urba industria produktado. Kiam ĝia forno n. 1 ekfunkciis en fer-forĝa produktado en la tempo de la dua kvinjara plano, tiama ĉefministro Zhou Enlai ĉeestis al la celebra ceremonio. Tiam la Baotou-a Ferŝtala Fabriko estis unu el la tri plej grandaj ferŝtalaj entreprenoj de Ĉinio. Baotou estas konata kiel "Sur-stepa Ferŝtala Urbo".

Ekde la praktikado de reformado kaj malfermo en Ĉinio, Baotou ankoraŭ prosperiĝas kun ĉiu tago kaj fariĝis unu el la gravaj industriaj bazlokoj de energio, metalurgio, pezaj maŝinoj kaj aŭtofarado. Ĝia ekonomia kreskado iras antaŭvice inter la urboj de la okcidenta landparto.

Fama ĉina gvidanto Deng Xiaoping siatempe diris: "Mezoriento posedas petrolon, kaj Ĉinio raran teron." 

Karaj amikoj, la menciita rara tero ja troviĝas en Baotou. La rezerva kvanto de rara tero de Baotou okupas 80% de la totala rezerva kvanto de la mondo. De la lastaj jaroj, Baotou jam eniris en la internacian avangardan vicaron de la scienca esplorado pri rara tero, pro tio oni nomas Baotou "Monda Rar-tera Urbo".

Jen, de "loko de cervoj" al "haveno surakva kaj surtera" al "sur-stepa ferŝtala urbo" ĝis "rar-tera urbo", tio ja estas evoluada spuro de Baotou. La hodiaŭa Baotou estas moderna urbo grandpaŝe marŝanta antaŭen.