• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-02-04 16:26:20    
Baotou, urbo de la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio

cri

La urbo Baotou situas en la okcidenta parto de la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio, najbaras al la Flava Rivero sude, kaj la monto Yinshan serpentumas tra la urbo. La urbo totale areas je proksimume 28 000 kvadrataj kilometroj kaj havas du milionojn kaj 300 milojn da loĝantoj. Ĝia jara averaĝa temperaturo estas 6,7 gradoj Celsiuse, tie la vintro daŭras pli longe kaj la somero agrable malvarmetas, pro tio la urbo estas ideala somerumejo.

La loĝantoj de Baotou konsistas el 37 naciecoj, kiaj mongola, hana, tibeta, hui-a, manĉura, daura, korea kaj tujia-a. Ili pace kaj amike kunvivas kiel en unu granda solidareca familio. La urbo konsistas el tri urbaj kvartaloj, nome Dong'he, Kundulun kaj Qingshan, tri gubernioj, du minejoj kaj unu ekspluata regiono de altaj kaj novaj teknikoj. En la kvartalo Kundulun troviĝas la fama Baotou-a Ferŝtala Kompanio kaj ankaŭ la urba magistrato.

Laŭ noto de historia libro, de la antikveco Baotou ja estas trafika artiko inter la nordaj nomadaj naciecoj kaj la agrikulturaj naciecoj de la centra Ĉinio. En la jaro 1850, la doko de la Flava Rivero estis translokita sur terenon de Baotou, sekve Baotou fariĝis "haveno surakva kaj surtera" kaj ankaŭ la plej granda staplo-urbo en la nordokcidenta landparto. 

Baotou riĉas je mineralaj profitfontoj, precipe en la minejo Baiyun'ebo situanta en ĝia norda parto, kaj abundas je rara tero, fero, kalio, fosforo, torio, fluoro, mangano kaj aliaj mineraloj. Post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, la centra registaro prenis Baotou kiel unu el la ok regionoj de la peza industrio en la unua kvinjara plano de la ekonomia konstruado, kaj la Baotou-a Ferŝtata Fabriko ja estis centro de la urba industria produktado. Kiam ĝia forno n. 1 ekfunkciis en fer-forĝa produktado en la tempo de la dua kvinjara plano, tiama ĉefministro Zhou Enlai ĉeestis al la celebra ceremonio. Tiam la Baotou-a Ferŝtala Fabriko estis unu el la tri plej grandaj ferŝtalaj entreprenoj de Ĉinio. Baotou estas konata kiel "Sur-stepa Ferŝtala Urbo".