Antaŭ nelonge iu internacia esplora grupo trovis, ke la klimata varmiĝo en la tuta terglobo eble kaŭzos birdan gripon.
Nuntempe migrantaj birdoj fariĝis la ĉefa peranto de la bird-gripa viruso, kaj la vivmaniero de birdoj kompakte rilatas al la klimato. La menciita esplora grupo montris, ke la klimata varmiĝo en la tuta terglobo havas rektan influon al diversspecaj novaj malsanoj, inkluzive de la bird-gripa viruso kaj Marburg-viruso, kiu eksplodis en okcidenta Afriko antaŭ nelonge.
Laŭ prognozo de meteologoj, en la jaro 2100, la temperaturo en la tuta terglobo ankoraŭ leviĝos je 2 gradoj Celsiuse, kaj tiu ŝanĝiĝo eble kaŭzos nemalmulte da novaj malsanoj.
|