• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-02-08 07:25:14    
Armea Poeto

CRI

Jen Li Ying, armea poeto, diligenta, fekunda kaj stile klara. En la 40-aj jaroj de la pasinta jarcento, estante nur studento amanta literaturon, li jam komencis publikigi poemojn manifestantajn, ke la poeto soifas liberon kaj strebas al lumo. Li naskiĝis en la gubernio Fengrun de la provinco Hebei, 1926. Lia patro estis fervojisto. En 1949, anstataŭ atendi diplomon el ĉinlingva fakultato de la Pekina Universitato, li membriĝis al la Ĉina Popola Liberiga Armeo kaj, kiel raportisto, sekvis la armeon suden. Poste li faris intervjuojn sur batalkampo en Koreio. Reveninte al la patrolando, li fariĝis redaktoro de "Literaturo kaj Arto de Popola Liberiga Armeo". Eldoniĝis liaj poemkolektoj "Kampaj Bataloj", "Festo sur Fronto", "Ruĝaj Lanternoj ĉe Tian'anmen-pordegturo" kaj aliaj, spegulantaj la liberigan militon kaj kontraŭagresan. En 1955 li faris longan vojaĝon laŭ spuroj de la Ruĝa Armeo en la Longa Marŝo (aŭg. 1934—jun. 1936). Sekvajare li vizitis iujn insulojn en la Orienta Maro kaj la Suda. Ĉio grandamezure vastigis al li la horizonton kaj riĉigis lian vivspertojn. Kaj el ĉio fruktis poemaro "Mateno". Poste li soldatis sur marlima fronto kaj kaptis poezion el la ĉiutaga vivo de nacidefendaj bravuloj – "Poemoj el Landolima Regiono ĉe Maro" kaj "Silenta Posteno". Li vizitis multajn lokojn, de la Granda Muro ĝis la piedo de la monto Tianshan, kaj senĝene priskribis novan fizionomion de tieaj pejzaĝoj. Li vizitis ankaŭ aliajn landojn kaj verkis poemojn pri internaciaj temoj. Malgraŭ tio li restis armea poeto. Estante armeano li montriĝis brava, firma, dura kaj spitema; kiel poeto li aperis subtila, atentema, sentimentaleca kaj fantaziema, sed la 2 karakterizaĵoj, la armeaneco kaj poeteco, tre harmonie kunfandiĝis, tiel ke liaj poemoj vidiĝis kaj dure firmaj kaj delikate fajnaj, kun freŝa gusto. Post detala observado, skrupula cerbumado kaj zorga elektado, li kaptis propran apartaĵon de priversota afero kaj, per riĉa imago, donis poezian brilon al tia apartaĵo, kreis okulfrape helan figuron kaj pensigan etoson. Ekzemple en "Sunleviĝo en Gobio" la aŭtoro tiris legantojn en bele grandiozan kaj originalan etoson per aparta impresigo pri dezertaj zono kaj klimato. La subtileco kaj leĝereco de la poezia stilo de Li Ying manifestiĝas ankaŭ en tio, ke li "kutimas kaj ankaŭ lertas apliki manieron pri transigo de eteco en grandecon, kio signifas, ke li faris elvolvadon de bagatelo tiel ke ĝi laŭpaŝe vidigu el si entenatan epokan enhavon" (Vd. Prefaco skribita de Zhang Guangnian kiu, fama kantoteksta verkisto, naskiĝis en 1913 kaj forpasis en 2002, por la poemaro de Li Ying, "Kolekto de Ruĝaj Salikoj", 1963). Efektive, en lia poemo eĉ malgranda konko povas rilati al la granda epoko, kaj lia rilatigo estas ja tre natura kaj artisma; arbido povas reprezenti batalantojn en tagnokta gardado de la Flava Rivero. Cetere, li tre kapablis verŝi sian senton en iun ajn objekton kaj krei per saltantaj flamoj de la vivo sferon plena de ideologiaj briloj, tiamaniere tiu objekto fariĝis viva, sentohava kaj pensoposeda. La armea poeto ankoraŭ dotis priskribatan objekton per psiko kaj karaktero de popolaj soldatoj – majstra personigo:

Telefono,

kun streĉita nervo, priaŭskultas;

teleskopo,

rondiginte la okulojn, serĉas.

Li Ying tre atentis rafini sian lingvaĵon, vorto post vorto, verso post verso, por trafeco kaj pentrindeco. Lia originala kapablo estas, ke li povas per unu ideogramo vivigi verson, eĉ tutan poemon, tiel ke oni povas maĉi kaj remaĉi tiom longe, kiom oni volas, sen tio, ke la gusto perdiĝu.