• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-02-09 07:29:19    
Ruĝaj Lipoj

CRI

Jen urbeto, kiu estas ankoraǔ tre primitiva kaj enhavanta nur pli ol 30 familiojn. Jen kelkaj butikoj en la urbeto, kiuj sin okupas speciele pri aĉetado de surmontaj produktoj, ekzemple fungoj, orelfungoj, kamelia oleo, fruktoj, drogaj herboj kaj serpentaj haǔtoj, kiujn oni transportas al granda urbo.

Tieaj loĝantoj tre fieras pro tio, ke la urbeto situas ĉe rivero kaj havas en si larĝan ŝoseon kondukantan suden kaj norden. Sed ili ne atendis, tute ne atendis, ke ilia kvieta vivo ekbolos pro virinoj, venintaj el la urbego.

En aǔtuno de la pasinta jaro, iu sinjorino aperis en la urbeto por aĉeti drogajn herbojn, kio ja tre surprizis la urbetanojn, kiuj do forte miris: Eĉ virino negocas? Kaj kia ino! Pli ol 30-jara, loge ĉarmeta, kun lipoj freŝe ruĝigitaj kaj brovoj arte desegnitaj. Tio ne plaĉis al la maljunaj homoj, tamen forte alkroĉis rigardojn de la junaj, precipe de fraǔlinetoj. Tiutage tiu sinjorino noktis kun filino de He Laoer, ĉe kiu ŝi kontraktis aĉetadon de drogaj herboj. Matene de la sekva tago, antaǔ ol foriri, ŝi forgesis skatoleton da ruĵo en la ĉambro de tiu knabino, nomata Guigui.

Post ŝia foriro, Guigui hazarde rimarkis la skatoleton. Tre timida, ŝi ne kuraĝis tuŝi ĝin. Ŝi do kunvokis kelkajn knabinojn. Pluraj scivole alhastis. Ili opiniis, ke tio ne estas ŝtelo; cetere, skatoleto da ruĵo estas fakte nur bagatelo; provu do, poste ni donu monon al tiu sinjorino. Fine ili instigis, ke Dongyun ruĝigu la 1-a al si la lipojn, sed ne tro. Baldaǔ ŝiaj lipoj fariĝis iom ruĝaj kaj ŝi mem, efektive, aspektis pli ĉarma. Ili tiris ŝin eksteren por parado. Komence estis apenaǔ atentinde. Post nelonge iuj vidis, ke ŝi estas kiel floro. Aǔdinte tion ŝi sentis la koron plena de mielo.

Post kelkaj tagoj, ruĝetis ĉarme la lipoj de ĉiuj junulinoj en la urbeto. Maljunaj homoj riproĉis ilin, tamen post nelonge iliaj bruoj silentiĝis, ĉar ili jam trovis, ke la ruĵitaj lipoj estas vere pli belaj. Ĉiu do indulgis sian filinon aǔ nepinon.

Revenis la sama urbanino, ne nur por aĉeti drogajn herbojn, sed ankaǔ por vendi ruĵon, eĉ pudron, ŝminkon, speguleton, paletron, penikon kaj... kaj ĉion alian por kosmetiko. Kia ino, lerta en la negoco, eĉ lertega!

Somere de la sama jaro, en la urbeto aperis ankaǔ vakerinaj pantalonoj kaj jupoj. Foje iu vidis dekolton de Dongyun kaj eĉ valeton inter ŝiaj du montetoj...

Ho, ĉio ŝanĝiĝis evidente kaj kvazaǔ ne rimarkite! Infektite de urbego!

La mondo apartenas al la junaj homoj.

(Ou Xianglin)