• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-02-13 16:04:31    
Multaj famaj filmoj naskiĝis en Zhenbei-bu

cri
Ĉe la giganta subskriba muro de Zhenbei-bu, ĉiĉerono fraŭlino Niu Shuhui konigis al ni:

"Sur tiu ĉi muro videblas karakterizaj subskriboj de la artistoj, kiuj iam filmadis ĉi tie, kaj oni povas distingi iliajn stilojn laŭ iliaj respektivaj skribaĵoj. Vidu la skribaĵon de fama talentulo Zhang Yimou, kies skribmaniero estas komplika kaj malfacile deĉifrebla. Jen estas skribaĵoj de film-steloj Ge You, Chen Daoming, Jiang Wen, Zhu Yin, Zhou Xingchi ktp…

Kontraste al "urbo Qing", la "urbo Ming" tamen plenas de konstruaĵoj el flava argilo, kaj per ili la filmistoj revokis la artan junecon de la flava tero, produktante divers-temajn filmojn. Ŝajnas, ke la kantiko dum kultado al Bakĥo en la filmo "Ruĝa Sorgo" ankoraŭ eĥas en la antikva kastelo, kaj en la aero ankoraŭ ŝvebas post-aromo de sorg-brando farita de herooj de tiu filmo.

Jen aŭdiĝas la ĉeftema kanto de la filmo "Ruĝa Sorgo". Starante sub Lun-arka Pordo aperinta en la filmo, kaj rigardante la drinkejan ŝildon, kiu surhavas la ideogramojn "Ruĝas trans 18 lioj" ( en la ĉina lingvo la ideogramo "li" ĉi tie signifas duonan kilometron ), oni momente ne povas klare distingi la limon de historio kaj realo. Fraŭlino Li Jun el suda Ĉinio fotis tiujn ne ofte troveblajn vidindaĵojn kaj diris:

"Kompare kun tute ali-specaj pejzaĝoj de suda Ĉinio, mi pli multe ŝatas la ĉi-tieajn. Tiel granda spaco, en kiu mi nun troviĝas, ne videblas en suda Ĉinio."

Ĉirkaŭ 200 metrojn norde de la malnova kastelo de Zhenbei-bu, situas la nova kastelo, nome "urbo Qing". Enirinte en la pordon de tiu urbeto, oni povas vidi antaŭ si fame konatan straton de filmoj kaj televid-dramoj. Sur tiu strato manifestiĝas strataj pejzaĝoj en la ĉina kelkmil-jara historio, kaj preskaŭ ĉiutage prezentiĝas divers-temaj dramoj. Estas tre interese, ke turistoj povas fari mallongan filmon pere de senpage liverataj dekoracioj, rekvizitoj kaj kostumoj, kaj mem roli kiel film-steloj. Tio vere ekstazigis s-ron Jiang Haifeng el la provinco Jiangsu, orienta Ĉinio. Li diris:

"Ofte mi aŭdis rekomendon pri la filma kaj televid-drama urbo de Ningxia, kie troviĝas antikvaj restaĵoj el la dinastioj Ming kaj Qing, kaj oni povas vidi tion, kio jam ne troveblas en urboj, kaj ankaŭ povas vidi tion, kion oni vidis en filmoj aŭ televid-dramoj."

Sur la urba pordegturo, oni povas vidi la faman monton Helan de Niangxia kaj ankaŭ la panoramon de la antikva kastelo, kiu ĉiutage akceptas turistojn interesatajn de filmoj kaj televid-dramoj.