• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-02-15 07:25:16    
Poetike Rigora Poeto

CRI
Kara samideano, bonvole turnu vin al la 357-a paĝo de la "Ĉina Antologio" 1949—1979, se vi havas ĝin! Jen poemo "Teksistino", verkita de Yan Chen, naskita en la gubernio Wujin de la provinco Jiangsu, sudorienta Ĉinio, 1914.

Yan Chen komencis versadon en la 30-aj jaroj kaj publikigis pli ol 10 poemarojn poste. Post la liberiĝo, kiel aliaj veteranaj poetoj, li diligente laboris kaj energie odis pri la naskiĝo de la nova Ĉinio. "Ni Estas Gloraj Mastroj de la Ĉina Popola Respubliko", ardoplena liriko, verece esprimis fierecon kaj feliĉosenton de la ĉina popolo pri la renaskiĝo de la patrolando, havante tre altan nivelon de arta resumo. En ĝi la poeto rememoris la mizeran pasintecon kaj batalan procezon de la ĉina popolo, kaj esprimis belan idealon pri la estonteco de la patrolando. Ja tre kortuŝa la fiereco pri tio, ke la ĉina popolo jam stariĝis:

Leviĝis la ĉina popolo firme!

Ni flugas kiel agloj en la firmament'

kaj kiel montoj staras neskueble;

ni triumfe galopas kvazaŭ la torent'.

Ĝia fratina poemo estas "Nacia Flago" en kiu la aŭtoro esprimis sinceran kaj altan amon al la nacia flago kaj varman esperon al la patrolando.

Emerĝis sennombraj kapabluloj en la industria kaj agrikultura konstruado de la patrolando, kion Yan Chen vivece priskribis. En poemo "Deziro" li esprimis ardan deziron de hidroelektrejaj konstruistoj por potencigo de la patrolando kaj resumis heroan spiriton kaj noblan idealon de milionoj kaj milionoj da laborantoj. Li mem fakte estis kiel ili. Li vizitis multajn lokojn de la patrio kaj poezie ĉiam estis inspirata de la nova vivo. En la nordorienta regiono li desegnis, kiel dehakitaj arbotrunkoj "vojaĝas ĝoje laŭ rivero en printempa tago" por partopreni en konstruado de la patrolando ("Kiam Prunujoj Floras"); li arde prikantis, ke en la norda granda virgejo "ridetas grasaj grenoj tra dekmil hektaroj" ("Malmobilizita Ma"); kiel luktas tieaj kreantoj ("Sunbruna Junulo"); li mem ĝoje kantis ankaŭ pro tio, ke rapida kaj fortika ĉevalo de naciminoritato "portante dorse stepon, flugas tra nubflokoj"; kun saluto kaj bondeziro de la Granda Xing'an* li veturis al la granda nordokcidento, por "Saluti el la koro la montaron Tianshan" ("Limregiono"). Atinginte la sudan insulon Hainan, li ĉerpis spiritan nutron el tio, kiel montanoj de Wuzhishan kaj fiŝvilaĝaj gefiloj brave batalas en la hieraŭo kaj feliĉe vivas, kaj akiris abundan kaj nektarecan poezisenton: "Ili jam rektigis la talion" ("Boato de l' Familio Li"); li varme prikantis kontribuadon de Hainan-aj virinoj al la revolucia afero:

Ili ŝutas semon de l' esper'

ĉiuloken de la vasta ter',

tretas malglataĵojn sur la vojo,

renkonte al hela sudĉiel'. ("Hainan-aj Fratinoj")

Yan Chen tre atentis tradician poetikon. Ekzemple, en la menciita "Hainan-aj Fratinoj", li tre zorgis strukturon de la poemo; la tuta poemo konsistas el 4 partoj kaj ĉiu parto el 4 strofoj, la 2 unuaj versoj de la 1-a strofo kaj la 2 lastaj versoj de la 4-a strofo en ĉiu parto formas ripeton de lirika ĉeftonalo; la 2 mezaj strofoj (la 2-a kaj 3-a) konsistas el 4 versoj, kiuj konkretigas la ĉeftonalon, tiel ke arte regu integreco kaj simetrieco. Cetere, li tre lertis en aplikado de pensasocio kaj kontrasto. La sola manko estas, ke troa rigoreco kaj fakteco damaĝis iomgrade la poeziecon, kvazaŭ liaj verkoj estus ne poemoj, sed…

*Granda Xing'an: Montaro en la nordorienta parto de Ĉinio.