• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-02-27 19:31:33    
Kultura Strato Liulichang de Pekino

cri
La Kultura Strato Liulichang situas sudokcidente de la fama Tian'anmen-placo de Pekino, kaj estas strato konata pro vendado de multaj kaligrafaĵoj, pentraĵoj kaj brikabrakoj. Parolante pri deveno de la strato, instruisto Zhen Wen, kiu loĝas ĉe la strato jam de dekoj da jaroj, konigis, ke origine ĉi tie estis farejo de glazuritaj tegoloj. Li diris:

"De kelkaj generacioj, nia familio loĝas ĉi tie. Laŭ diro de maljunuloj, origine ĉi tie estis ŝtata farejo de glazuritaj tegoloj. En la komenco de la dinastio Qing ( 1644-1911 ), la farejo de glazuritaj tegoloj translokiĝis al okcidenta antaŭurbo de Pekino, kaj ĉi tie iom post iom fariĝis kultura strato de vendado de libroj, kaligrafaĵoj kaj pentraĵoj."

Laŭ historia noto, en la antikveco ĉi tie estis malgranda vilaĝo nomata Haiwang-cun. En la 13-a jarcento, kiam la dinastio Yuan konstruis sian ĉefurbon en Pekino, oni establis ĉi tie specialan farejon de koloraj glazuritaj tegoloj, kaj ekaperis la nomo Liulichang, kiu en la ĉina lingvo signifas farejon de glazuritaj tegoloj. Tiaj tegoloj estis uzataj ne nur por konstruoj de imperiestraj palacoj, sed ankaŭ por temploj kaj luksaj domoj de burokratoj kaj riĉuloj. Pro tio la farejo siatempe estis sufiĉe prospera. Sed en la 17-a jarcento, la negocado de la farejo de glazuritaj tegoloj iom post iom reduktiĝis kaj fine tute ĉesis, sekve la tiama registaro translokigis ĉi tien la sidejon de popola Lanterna Festo, kiu okazas ĉiujare. Pro tio tiu ĉi strato denove vigliĝis kaj hompleniĝis.

Krome, ĉar la strato estas proksima al la Imperiestra Palaco, tial multaj kleruloj, kiuj alvenis al la ĉefurbo por la kortega ekzameno, emis fari promenadon kaj butikumadon ĉi tie, sekve saĝaj komercistoj ekfunkciigis ĉi tie libro-vendejojn, pli poste aperis ankaŭ vendejoj de brikabrakoj, skribiloj, kaligrafaĵoj, pentraĵoj kaj aliaj plaĉaj al kleruloj, rezulte la strato fariĝis kultura centro.

La strukturo de la hodiaŭa strato Liulichang estis formita en la 80-aj jaroj de la lasta jarcento post grandskala riparado. La strato plilarĝiĝis duoble, konsistas el du partoj orienta kaj okcidenta, kaj totale longas je 750 metroj. Ambaŭflanke de la strato staras unu- aŭ du-etaĝaj ĉin-stilaj konstruaĵoj el brikoj kaj tegoloj, ornamitaj je brikaj gravuraĵoj kaj lakitaj pentraĵoj, ĉio ĉi enkorpigis la tradician arkitekturan stilon de la lasta periodo de la dinastio Qing. Ĉe la orienta parto de la strato Liulichang, vendatas ĉefe jadaĵoj, porcelanaĵoj, juveloj kaj lignaĵoj, kaj en la okcidenta parto aĉeteblas aĵoj el diversaj historiaj periodoj de Ĉinio, inter ili troviĝas kaj valoregaj kulturaj relikvoj kaj kopiaĵoj plastike faritaj.