• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-01 07:18:32    
Eposisto Frue Ekrevoluciinta

CRI
Kara retleganto, ĉi-foje ni konigu poeton nomatan Zhang Zhimin!

Zhang Zhimin naskiĝis en la gubernio Wanping de la provinco Hebei, 1926. Aĝante nur 12 jarojn, li jam partoprenis en revolucia laboro. Rekrutiĝinte en 1940, li longatempe laboris en armeo. Li komencis verkadon en la aĝo de 20 jaroj. Post unu jaro li publikigis 2 eposojn, "Elverŝo de Mizero Fare de Wang Jiu" kaj "Morto ne Atingos". En 1948 jam la 3-an, "Sovaĝa Filino". La 3 eposoj siatempe ĝuis bonan takson meze de legantoj dank' al profundeco de enhavo, denseco de vivetoso kaj forta gusto de popolkanto. En 1951 li sekvis la Popolan Volontulan Armeon de Ĉinio al la fronto en Koreio. En 1956 li demetis armeanan uniformon kaj komencis profesian verkadon.

Post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, la plej granda okulfrapeco de la poemoj de Zhang Zhimin kuŝas en tio, ke li verkis jam ne nur eposojn, sed ankaŭ tre mallongajn poemojn por rapide speguli profundan ŝanĝiĝon de ideologio, animo, socia moralo, moro, kutimo kaj io alia en la socialisma epoko. Forte amante la vivon, li ĉiam eltrovis, per aparta observivo kaj sinteza povo, novajn kaj eksterordinarajn aferojn el la ĉiutaga vivo, kaj, plena de arda pasio, fotadis mense bildojn, unu post alia, de la laboranta popolo, tre pitoreskajn kaj kortuŝajn, kun epoka trajto. En suito "Samfamilieco de Komunumo", priskribante Chunxi kaj liajn avon, gepatrojn kaj edzinon, la poeto vivece skizis novajn spiriton kaj kvaliton de kamparanoj, formitajn en la nova vivo – kiom ili varme amas socialismon, diligente lernas, entuziasme kamplaboras, postulas progreson kaj kuraĝas fari kreadon! En "Li Vidiĝas sur Ĉies Ridetanta Vizaĝo" la aŭtoro sincere laŭdis baznivelajn kadrojn en la kamparo, korpe ne disiĝantajn de la fizika laboro kaj en la koro ne apartiĝantajn disde la amasoj, per priskribado de la figuro de maljuna partisekretario. En "Homo Puŝanta Legoman Ĉaron" kaj "Butiko de Donacoj" li prikantis diligentan laboradon de oficistoj kaj laboristoj sur la komerca fronto por socialismo. Similaj poemetoj estas ankaŭ "Aŭskulto", "Diru Senĝene", "Fotado", "Antifonado", "Bonveniga Halo en Ĉefurbo", "Oldulo Gardanta Arbaron", "Farmestro, Liaj Edzino kaj Familio" kaj aliaj, havantaj la komunan karakterizaĵon, ke la aŭtoro fandis siajn penson kaj senton en artajn figurojn, anstataŭ fari abstraktan esprimadon.

Kiel dirite, li verkis plurajn eposojn. Fakte ankaŭ post la liberiĝo. Kaj ne nur eposojn, sed ankaŭ lirikojn. Ekzemple "Konkurejo" (liriko),kiu kaj "Malgranda Yan'an" (eposo) povas esti rigardataj kiel liaj ĉefverkoj. En la 1-a, prenante miljaran banjanon kiel historian atestanton, la aŭtoro prezentis la historion de klasaj bataloj de la antikveco ĝis la nun epoko kaj esprimis firman kredon pri tio, ke oni faru defendadon por la proletaro; li verŝis patoson, pasion, amon kaj indignon en la tutan lirikon – indignon kontraŭ klasaj malamikoj kaj amon al socialismaj revolucio kaj konstruado. En la eposo "Malgranda Yan'an" la poeto priskribis ĉefe vivmortajn batalojn inter la popolo kaj malamikaro, vidigante heroajn figurojn de 2 generacioj. Aliflanke Zhang Zhimin ĉiam atente faris lernadon de popolaj kantoj, suĉante nutron el ili, ankaŭ el antikvaj poemoj.