La 2-an de marto, intervjuate de amaskomunikilo, s-ino Deng Xiaohong, vicestro de la pekina higiena buroo, diris, ke glate iras nun diversaj laboroj pri kuraca garantio por la Pekinaj Olimpikoj en la jaro 2008, kaj Pekino liveros efikan, norman kaj oportunan kuracan kaj higienan servon por la Olimpikoj.
Ŝi diris ankaŭ, ke la kuraca garantio por la Pekinaj Olimpikoj en la jaro 2008 estas, ke ni garantios ne okazi epidemio de gravaj infektaj malsanoj en la pekina regiono, kaj garantios, ke ĉiu paciento povos ricevi la norman, efikan kaj sekuran kuracadon.
|