• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-04 18:51:52    
La ĉarma parko Zhongshan

cri

La parko Zhongshan situas okcidente de la Tian'anmen-pordego. Ĝi estas ĉarma antikva ĝardeno. Ĉiujare ĝin vizitas milionoj da ĉinaj kaj fremdlandaj turistoj. Enpaŝinte la sudan pordon de la parko, oni unue vidos helkoloran zigzagan koridoron, kiu etendiĝas orienten kaj okcidenten, kaj interligas diversajn konstruojn de la parko. Tuj malantaŭ la pordo kuŝas placo, en kies centro estas kvadrata grundo kun buntaj freŝaj floroj. Multaj vizitantoj volas sin foti tie. Antaŭ la placo estas la ŝtona portalo titolita "Defendo de Paco".

Tra tiu portalo oni vidos aleon, ĉe kies norda flanko vice staras sep altegaj antikvaj cipresoj, kiuj formas naturan fonon de la placo. Laŭdire, tiuj antikvaj arboj plantitaj en la dinastio Liao ( 916 – 1125 ) havas pli ol mil jarojn. Inter ili estas kurioza arbo ĉe la orienta fino de la aleo. El ĝia trunko elkreskas soforo, kaj pro tio ĝi ricevis la nomon "Cipreso Brakumanta Soforon". Ĝi estas malofte videbla inter la ĝardenaj arboj. Direktante okcidenten, oni venos al la suda pordo de la interna korto. Antaŭ la pordo staras paro da ŝtonaj leonoj, kiuj estis transportitaj en la jaro 1918 el la ruino de la antikva templo en Daming de la provinco Hebei, norda Ĉinio. En la korto estas aleo ombrata de densaj arboj. Tie kreskas multaj fruktarboj, kiaj pomujoj, kratagoj, persikujoj kaj pirujoj.

En la mezo de la korto estas la kvadrata altaro titolita Sheji. Ĝi estis konstruita el la blanka marmoro. La supra ebeno estas sekcita en sudan, okcidentan, nordan, orientan kaj mezan partojn kun ruĝa, blanka, nigra, blua kaj flava koloroj respektive. Tiuj koloroj signifas, ke la tuta tero sub la ĉielo apartenas al la imperiestro. En la centro de la altaro staras kvadrata ŝtona kolono, kiun oni nomis ĉefa ŝtono de la altaro aŭ ŝtata ŝtono. Ĝi signifas, ke la ŝtato estas fortika kiel ŝtono. En ĉiu dua kaj oka monatoj, la imperiestroj de la dinastioj Ming kaj Qing venis tien por kulti la dion de tero kaj preĝi por riĉa rikolto. Norde de la altaro estas Baidian-halo ( nun Zhongshan-halo ). Ĝi portas ankaŭ la nomon Halo de Kulto aŭ Halo de Ĝuo. Ĝi estas eleganta ligna konstruo farita antaŭ pli ol 550 jaroj en la dinastio Ming. En la halo la imperiestro faris ripozon post promenado kaj kultado en la pluva tago. Malantaŭ la halo estas konstruo, kiu antaŭe estis la fronta pordo de la altaro. Tie estis konservataj 72 feraj halebardoj, kaj pro tio oni nomas ĝin Halebarda Pordo.

Elirinte el la okcidenta pordo de la altaro, oni venos al sportejo por infanoj instalita per diversaj ludiloj, kiuj tiel altiras al si la infanojn, ke ili ne volas foriri. Irinte suden, oni vidos librokioskon, kiu antaŭe estis kiosko por buĉi brutojn. Irinte rekte suden, oni atingos eksponejon, en kiu ofte okazas diversaj ekspozicioj de metiartaĵoj, pentraĵoj kaj kaligrafaĵoj. Kontraŭ la eksponejo estas la fama kiosko Lanting kun ŝtonplatoj, kiu estis unu el la 40 vidindaĵoj de la fama imperiestra ĝardeno Yuanmingyuan. La ŝtonplatoj estis transportitaj en la parkon Zhongshan en la jaro 1917, kiam Yuanmingyuan estis detruita. En la jaro 1971, oni rekonstruis la kioskon Lanting kun ok ŝtonplatoj. Oriente de la kiosko estas Tanghuawu, konstruaĵo en la formo de flugiloj de sovaĝa ansero. En ĝi oni tutjare eksponas diversajn rarajn florojn kaj ofte okazigas ekspozicion de freŝaj floroj. Vid-al-vide al Tanghuawu staras la Akva Pavilono, kies tri flankoj estas brakumitaj de akvo. En la centro de la lago estas la insuleto Sijihuan. Okcidente de la insuleto estas la arta monteto "Rododendro". Ĉiuprintempe, la ĉarmaj rododendroj vestas la montdeklivon per siaj ruĝaj floroj.

Irinte orienten de Tanghuawu laŭ la koridoro, oni venos al sesangula pavilono Xiliting kun flavtegola tegmento kaj ruĝe lakitaj fenestroj kaj pordoj. En la pasinteco, mandarenoj, kiuj unuafoje venis al la ĉefurbo por peti aŭdiencon ĉe la imperiestro, devis sin ekzerci tie per riverencoj. Dekstre kaj maldekstre de la pavilono estas la lageto "Peonio", kaj sude la or-fiŝa lageto.

En la malantaŭo de la parko Zhongshan prosperas cipresoj. Norde de la parko troviĝas Tongzi-rivero, trans kiu estas la Imperiestra Palaco.

Antaŭ pli ol mil jaroj, la parko Zhongshan estis sidejo de la templo Xingguo. Ĝiaj multaj konstruaĵoj estis starigitaj en la dinastio Ming. En la jaro 1914, ĝi turniĝis en la Centran Parkon. Por rememorigi pri pioniro de la ĉina demokratia revolucio d-ro Sun Jatsen ( Sun Zhongshan en la ĉina lingvo ), oni alinomis ĝin la parko Zhongshan en la jaro 1928.