• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-08 09:48:31    
Poetiĝo de Dramisto

CRI

Ankaŭ Ruan Zhangjing elkreskis kiel poeto en la popola armeo. Li naskiĝis en la gubernio Zhongshan de la provinco Guangdong, 1914. Tiam lia familio en vilaĝo estis tre malriĉa, tial infanece li jam dungiĝis kiel servisto en metiejo. En la 30-aj jaroj li veturis al orienta metropolo Ŝanhajo kaj partoprenis en korusa aktivado kontraŭ la japana imperiismo. En la fino de 1937, li iris al revolucia bazo sur la monto Taihang kaj laboris kiel direktoro de loka partizana taĉmento. Sekvajare li prenis gvidan postenon en teatra trupo de la Oka-Voja Armeo. Kaj tiam komenciĝis lia verkado, ĉefe de dramoj kaj operoj, spegulantaj kontraŭjapanan batalon kaj produktan kampanjon de la popolo. En 1943 publikiĝis teatraĵoj "Ne Maturiĝinta Greno" kaj "Bran-legomaj Geedzoj", unuakta opero "Konkurso" kaj grandatipa opero "Ciye-rivero".

En la jaro 1949, Ruan Zhangjing eldonis eposon "Akvo en Rivero Zhanghe' kiu fariĝis grava rikolto de poezio en tiama liberigita regiono, prezentante, en popolkanta formo, malsamajn vivvojojn kaj historiajn sortojn de 3 kamparaninoj en 2 socioj, la malnova kaj nova. Jen kial oni diris, ke la eposo estas famiga verko de Ruan Zhangjing kiu ja gajnis per ĝi, evidenta je klara stilo kaj okulfrapa pro kortuŝaj artofiguroj, grandan amason da legantoj kaj aprezantoj.

Post la fondiĝo de la nova Ĉinio, Ruan Zhangjing okupis multe da oficoj, ekzemple de estro de la literaturarta sekcio en propaganda departemento de la Norda-Ĉinia Buroo sub la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, vicsekretario ĝenerala, de partigrupa membro en la Ĉina Verkista Asocio, ĝia konsiliano, de direktoro de Labora Komitato de Junaj Verkistoj, la 1-a vicĉefredaktoro de "Poezio" kaj… Tiom da oficoj, unu post alia, neniom ĝenis lian verkadon kiu fruktis je pluraj poemaroj, kiaj "Ora Bukceno", "Ĉielarka Kolekto", "Mandarina Himno Renkonta al Printempa Festo" kaj aliaj.

"Ora Bukceno" estas fabela poemo, en kiu la aŭtoro modlis vivan figuron de diligenta, bonkora, kuraĝa kaj al la amo fidela junulo el fiŝista familio. Havante nek la gepatrojn nek parencojn, li orfe vivis en mizero. Foje, en sia fiŝado, li savis nimfon (ĉine akvan feinon) el blua maro. Danke kaj page al li, la nimfo alkuris en lian kabanon kaj por mastrumado kaj por… 3 jarojn ili kunvivis. Sed ilian puran amon ĝenis ŝia patrino, kiun la junulo, riskante la vivon, vizitis por esprimi sian sinceran amon kaj ĝismortan fidelon, kaj kiu, doninte al li diversajn provojn per abisma obskuro, furioza ŝtormo, hurla ondego, riĉigo, nobeligo kaj dono de hurio, fidis lin kaj konfidis sian filinon al li.

En multaj poemoj Ruan Zhangjing prikantis sinoferemon de diversafakaj laboristoj, ekzemple en "Printempo en Vintro", "Skipo C" kaj "Flirtado de Ruĝa Flago" li pasiplene prezentis ĝisĉielan volon kaj grandan animon de konstruistoj en stepa ŝtalurbo, venintaj el diversaj lokoj de la patrolando. Kaj en "Sablovento" la poeto esprimis profunde kortuŝan bravecon de laboristoj en "ŝanĝado de la ĉielo kaj tero".