• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-11 22:05:46    
Legendoj pri festoj de Lisu-oj kaj Dong-oj

cri
1. Legendo pri festo de lisu-a nacieco:

La 8-a de la dua monato laǔ la ĉina luna kalendaro estas la Tranĉil-ŝtupara Festo de la lisu-a nacieco, unu el la 55 naciminoritatoj de Ĉinio. Pri la origino de tiu festo cirkulas jena legendo:

Antaǔ longe, han-nacieco kaj lisu-nacieco estis sampatrinaj fratoj. Kiam ili dividis la familian posedaĵon, la pliaĝa frato han-nacieco enfermis teropecon kaj ĝin palisumis per ŝtonoj, ankaǔ la plijuna frato lisu-nacieco enfermis terpecon per herba ŝnuro. Neatendite, subite okazis incendio. La ŝtona palisaro de la han-nacieco firme staris sur la tero, sed la herba ŝnuro de la lisu-nacieco forbruliĝis. La plijuna frato ne povis trovi sian enfermitan teron, devis migri al primitiva arbaro de la profunda montaro, kaj komencis primitivan vivon de ĉasado.

Poste, potenca malamiko invadis la landlimon, multaj fortikaj junuloj de Lisu-oj estis mortigitaj kaj multaj maljunuloj enterigitaj vivaj. Tiam, la kortego sendis la militaferan ministron Wang Ji por defendi la landlimon. Kvankam Wang Ji estis hano, tamen li faris ĉion eblan pobr helpi la lisu-ajn fratojn en konstruado de la hejmloko kaj samtempe fortikigis la landliman defendon, sin apogante sur Lisu-oj.

La potenca malamiko estis forpelita, la vivo de Lisu-oj pliboniĝis tagon post tago. Sed la imperiestro kredis mensogon de insidema kortegano, alvokis Wang Ji al la kortego kaj mortigis lin per venena vino je la 8-a de la dua monato laǔ la luna kalendaro. La malĝojiga informo atingis montvilaĝon de Lisu-oj, ĉiuj ploris kaj indignis. Ili ĵuris venĝi Wang Ji, eĉ estas necese, ke ili trairu bolan akvon kaj fajron kaj ascendu al la glava monto. De tiam Lisu-oj prenis la 8-an de la dua monato kiel sian tradician feston.

Jen estas legendo pri origino de la Tranĉil-ŝtupara Festo de la lisu-a nacieco, unu el la 55 naciminoritatoj de Ĉinio.

2. Legendo pri Taǔrobatala Festo de Dong-oj:

La Taǔrobatala Festo de la dong-a nacieco, unu el la 55 naciminoritatoj de Ĉinio, havas longan historion. Legendo diras, ke ĝi estas iniciatita de iu maljunulo en la praa tempo. La maljunulo loĝis en la Bubal-reĝa Vilaĝo, kaj laboris kiel bubal-bredisto ekde la infanaĝo. Pro tio li tre amis la bruton kaj bone konis ĝian karakteron. Li konis, kia bubalo estas bona, sed ege bedaǔris, ke el tiom multaj de li breditaj bubaloj neniu vere plaĉis al li. Foje li trovis iun vere trezoran bubalon. Li ege ĝojis kaj tuj aĉetis ĝin kontraǔ alta prezo. La bubalo havas elstarantan frunton, alte levitajn kornojn, rektan talion, dikajn krurojn kaj fortajn hufojn. Ĝi estis lerta ne nur en laborado, sed ankaǔ en batalado. 

Laǔ opinio de la maljunulo, la bubalo estas hejmogarda bubalo. Kiu havas ĝin, tiu riĉiĝos certe. La maljunulo kondukis la bubalon hejmen, kiam ili atingis la Rinoceran Lageton apud la rivero Qingshui, neatendite saltis el la lageto granda rinocero. La du bestoj renkontiĝis kaj tuj ekbatalis. Ili luktis jen sur la tero jen en la lageto, kaj malklarigis la lagan akvon. Post tri-diurna luktado, neniu el ili superis la rivalon.

Svarmis pli kaj pli multe da spektantoj. Venis tien ankaǔ maljunuloj kaj infanoj. Kunportinte rizaĵon, viandon kaj alijan manĝaĵojn, ili sidis sur la monta deklivo, spektis, manĝis kaj amuziĝis. Vere gaja spektaklo. Tamen la maljunulo forte maltrankviliĝis timante, ke lia bubalo vundiĝos. Li do petis kelkajn junulojn ligi per dikaj ŝnuroj la krurojn de ambaǔ bestoj kaj perforte disigi ilin.

Havante tiun ĉi bubalon, la Dong-oj havis ĉiam tre favoran veteron kaj akiris riĉrikolton jaron post jaro. Por celebri tion, la maljunulo ĉiujare invitis vilaĝanojn al la Rinocera Lageto, por ke ili amuziĝu tie per taǔrobatalo. Tiu ĉi moro daǔris jaron post jarok, kaj fariĝis la Taǔrobatala Festo de la dong-a nacieco, unu el la 55 naciminoritatoj de Ĉinio.