• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-13 19:45:56    
Vojaĝu al Anhui por apreci kolorajn ceramikaĵojn

cri
En la urbo Jieshou de la provinco Anhui, centra Ĉinio troviĝas miljare antikva ceramika teknologio, kaj ceramikaĵoj faritaj laŭ tia teknologio estas rezervataj en Ĉina Belarta Halo, la ĉina Ŝtata Muzeo kaj eĉ en la brita Viktoria kaj Albeta Muzeo. Kial ceramikaĵoj de Jieshou estas tiel ŝatataj? Nun ni iom babilu pri tio.

Farado de koloraj ceramikaĵoj en Jieshou originis en la dinastio Sui (518-618) kaj la dinastio Tang (618-907), antaŭ proksimume 1 100 jaroj. La koloraj ceramikaĵoj de Jieshou estas delikataj en la kvalito. Gravurinte aŭ pentrinte diversajn desegnaĵojn sur la surfaco de ceramikaĵoj, oni glazuris ilin per diversaj koloroj, kaj fine bakis ilin en bakujoj. El la ceramikaĵaj bildoj, la plej karakteriza estas "hom-figuro kun glavo kaj ĉevalo", populara en la operaj rakontoj de Ĉinio.

Karaj amikoj, nun aŭdiĝas fragmento de loka opero de Ĉinio. La deklamanto de teksto estas 87-jara maljunulo nomata Lu Shanyi, kiu iniciatis la gravuran kaj pentran teknologion pri la homfiguro kun glavo kaj ĉevalo. Li pentras glavon, ĉevalon kaj homfiguron sur modlaĵoj de ujo, flor-botelo, vazo, poto per tri koloroj ruĝa, blanka kaj verda, kaj fine bakis ilin kiel kolorajn ceramikaĵojn. S-ro Lu diris:

"Sur la de mi faritaj ceramikaĵoj, la koloro neniam paliĝos, ĉar mi gravuris la desegnaĵojn anstataŭ pentri, tiamaniere, eĉ se la ceramikaĵo estos eluzita, la koloro tamen ankoraŭ restos freŝa."

La koloraj ceramikaĵoj desegnitaj el homfiguro kun glavo kaj ĉevalo estas vivecaj je la figuro kaj pimpaj je la koloro. Laŭdire, kiam tiaj ceramikaĵoj, enverŝite je akvo, metiĝas sub la sunlumon, la homaj kaj animalaj figuroj surfacaj donas la impreson, kvazaŭ ili moviĝas. Koloraj ceramikaĵoj faritaj de s-ro Lu Shanyi estis aĉetitaj kaj rezervataj de ŝtataj muzeoj aŭ individuoj el dekkelkaj landoj. Menciante pri mendado fare de alilandaj aĉetantoj, oldulo Lu Shanyi fiere diris:

"Ili ĉiuj ŝatas tiajn ceramikaĵojn. Komercistoj el Pollando kaj aliaj landoj unu post alia faris mendadon ĉe mi, se ne paroli pri mendado el diversaj lokoj de Ĉinio."

Historie, la granda kvanto da koloraj ceramikaĵoj de Jieshou estis transportitaj, trans la faman Grandan Kanalon, al diversaj landpartoj, kaj kiel luksaĵoj, tiuj ceramikaĵoj estis aĉetitaj de burokratoj kaj riĉuloj. En la 19-a jarcento, en 13 vilaĝoj situantaj apud Jieshou oni komencis fari kolorajn ceramikaĵojn, kaj tiuj vilaĝoj ekhavis la komunan nomon: 13-bakujoj fame konataj en la historio. Nuntempe restas tamen nur ruinoj de tiuj malgrandaj bakujoj en tiu loko.