• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-15 07:23:06    
Poeto Preĝema

CRI

Mia samlokano, tamen el pli fura generacio – Cai Qijiao (1918-- ), el la gubernio Jinjiang de la sudorienta provinco Fujian. En 1926 li sekvis sian familion al Indonezio. Post 7 jaroj li revenis sola en la patrolandon por viziti lernejon. En 1935 li partoprenis movadon de lernantoj en dependa liceo de Jinan-universitato (en la suda provinco Guangdong) kaj komencis verkadon. Post 3 jaroj li migris al Yan'an (urbo en la nordokcidenta provinco Shaanxi) kaj vizitis Lusin-an Literatur-artan Instituton. Diplomite li docentis en Nordaĉinia Komuna Universitato. Tiam li verkis poemojn "Vilaĝo" kaj "Funebro" kaj gajnis poezian premion de Limregiona Kultura Federacio". Post 1949, eldoniĝis poemaroj "Eĥo", "Ondosonoj" kaj aliaj. En la 80-aj jaroj publikiĝis poemaroj kiaj "Kolekto de Renkonto al Vento", "Kolekto de Duobla Ĉielarko", "Kolekto de Fujian" (Fujian, la menciita provinco), "Kanto de Vivo" kaj "Preĝo". En 1982 li mem diris:

"Ĉion povantan speguli realon mi akceptas, sendistinge, ĉu popolajn kantojn, ĉu antikvajn poemojn de Ĉinio, ĉu eminentajn poemojn de aliaj landoj. La vivo estas fonto, verkoj de antikvuloj kaj tiuj de nunaj homoj estas fluoj; sen 'fluo' la poezio signifas nenion. Neniu forto povas submeti la poezion, nek enkarcerigo nek mortokondamno, se ne paroli pri kalumnio! Se oni povas doni difinon al la poezio, mi pensas, nu, diri tion: Vivosperto de individuo kaj ties impreso, plus kulturaj fruktoj de la tuta homaro, egalas la poezion. De penso ĝis bildo, ĉio venas el la vivo, naskiĝas el spertoj; kaj arta formo kaj esprima tekniko, estas heredoj el ĉiom da kulturaj fruktoj de la homaro." (El memprefaco de "Kanto de Vivo", publikigita de la Popola Literatura Eldonejo, 1982).

Pri poezia verkado aperis multaj recenzoj kaj komentoj, ekzemple "Pri Kontraŭrealisma Tendenco en Verkado de Cai Qijiao" (skribita de Lu Heiwen kaj aperigita en "Poezio", n. 10, 1958), "Tendenco de Poezia Verkado de Cai Qijiao – Recenzo pri Liaj 'Eĥo', 'Ondosonoj', 'Daŭrigo de Eĥo' kaj aliaj" (de Xiao Xiang, "Poezio", n. 2, 1960), "Regatoj de Maro – pri Cai Qijiao kaj Liaj Poemoj" (de Xie Mian kaj aliaj, "Literaturo de Fujian", n. 6, 1982).

Kara retleganto, ni finu ĉi-fojan konigon per traduko el "Preĝo", poemo de Cai Qijiao:

Mi preĝas por ke vento estu en somer'

kaj vintre pluvo poku;

mi preĝas por ke floroj estu en la ruĝ' kaj hel',

neniu geamantojn moku;

falinte oni tuj levanton havu!

Mi preĝas por kompat',

ke konsolanton trafu,

en ĝusta temp', korturmentat'!

Mi preĝas por ke scioj kiel font'

en ĉiu tag' senĉese lirlu,

anstataŭ esti atakanta ond'

ke ĉio sin kaose kirlu!

Mi preĝas por ke ĉiu ĝoje kantu

kaj dancu kun libera kor';

neniu pri monotoneco vantu

nek tonon fiksu el kaprica vol'!