• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-20 09:39:21    
Koloraj ceramikaĵoj de Jieshou estas vaste ŝatataj

cri
Historie, la granda kvanto da koloraj ceramikaĵoj de Jieshou estis transportitaj, trans la faman Grandan Kanalon, al diversaj landpartoj, kaj kiel luksaĵoj, tiuj ceramikaĵoj estis aĉetitaj de burokratoj kaj riĉuloj. En la 19-a jarcento, en 13 vilaĝoj situantaj apud Jieshou oni komencis fari kolorajn ceramikaĵojn, kaj tiuj vilaĝoj ekhavis la komunan nomon: 13-bakujoj fame konataj en la historio. Nuntempe restas tamen nur ruinoj de tiuj malgrandaj bakujoj en tiu loko.

Por turistoj el diversaj lokoj, eble la propra-mana farado de ceramikaĵoj estas plej interesa. Por fari kolorajn ceramikaĵojn, necesas unue elekti argilon taŭgan al farado de ceramikaĵoj, poste ripetade knedi la argilon, por ke ĝi atingu la bezonatan molecon kaj subtilecon. Sekve de tio, instruisto helpas al faranto ŝminki la surfacon de la modlaĵo, poste desegni diversajn bildojn sur ĝi, fine meti ĝin en bakujon por bakado. Antaŭ la duafoja bakado, oni devas glazuri la ceramikaĵon. La dufoja bakado ebligas al la ceramikaĵo porti sur si glatan kaj brilan surtuton. Iuj el la ceramikaĵoj aspektas jade blankaj, aliaj bunte koloraj, tre okulplaĉaj.

La koloraj ceramikaĵoj de Jieshou prenis kiel referencon ankaŭ la artisman stilon de ĉinaj papertondaĵoj kaj ksilografiaj novjaraj bildoj. Tio pliigis la artisman ĉarmon de koloraj ceramikaĵoj de Jieshou. Ĉina skulptistino s-ino Yan Yumin diris:

"La ceramikaĵoj de Jieshou famas en- kaj ekster-lande, kaj eksportiĝas al Pollando, Ĉeĥio, Slovakio, Hungario kaj aliaj orient-eŭropaj landoj, tieaj popolanoj tre ŝatas kolorojn de tiuj ceremikaĵoj."

En decembro de la jaro 2005, estante unu el la aparte karakterizaj popol-artaĵoj, la kolora ceramikaĵo de Jieshou de la provinco Anhui estis sankciita kiel ŝtat-nivela ne-materia kultura heredaĵoj, kaj estas alte taksata kaj protektata. Estas aparte ĝojige, ke ankaŭ la tradicia teknologio pri sur-ceramikaĵa bildo de homa figuro kun glavo kaj ĉevalo jam havas daŭrigantojn. S-ino Zhang Qianwen, bofilino de oldulo Lu Shanyi, estas la plej juna el ili. Ŝi diris al raportisto, ke laŭ plano, ili aperigos sur koloraj ceramikaĵoj "Rakonton pri Tri Regnoj", fama klasika verko de Ĉinio, por ke la kolor-ceramika teknologio pli bone kombiniĝu kun la ĉina tradicia kulturo. Ŝi diris:

"Ceramikistoj aperigas famajn klasikaĵojn sur fajencaĵoj, manifestante kulturan tradicion de nia lando, tio akcelas la konon de alilandaj popoloj al la ĉina kulturo."