• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-24 18:48:28    
(foto)Li Changchun intervidiĝis kun meksikia senata prezidanto

cri

La 22-an de marto en Meksiko, konstanta membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio Li Changchun, kiu faras viziton en Meksikio, intervidiĝis kun meksikia senata prezidanto Manlio Fabio Beltrones.

En la intervidiĝo, Li Changchun esprimis, ke la amikeco inter Ĉinio kaj Meksikio havas firman politikan bazon, vastajn komunajn interesojn kaj vastan disvolvan perspektivon. Li pozitive taksis la pontan rolon de la du parlamentoj en akcelo de la duflanka amikeco. Li esprimis, ke la ĉina Tutlanda Popola Kongreso volontas fortigi interfluon sur diversaj kampoj kaj diversaj niveloj kun la meksikia parlamento por fari klopodon al profundigo de la duflankaj rilatoj kaj akcelo de komuna disvolvo.

Beltrones diris, ke la meksikia senato subtenas amikan politikon de la registaro al Ĉinio kaj la senato mem volontas fortigi kunlaboron kun ĉina leĝdona institucio por antaŭenpuŝi profundigon de la rilatoj inter la du landoj.