• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-25 18:18:09    
Hu Jintao: Necesas ĉiuflanke efektivigi leĝon de reala rajto por bone protekti bazajn interesojn de vastaj popolamasoj

cri
Ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio Hu Jintao emfazis en Pekino, ke necesas serioze lerni kaj ĉiuflanke efektivigi la leĝon de reala rajto, por bone protekti la bazajn interesojn de la vastaj popolamasoj, kaj akceli socian harmonion.

La 23-an de marto, Hu Jintao prezidis kolektivan lernadon de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio. Li diris, ke la leĝo de reala rajto havas tre gravan signifon por bone realigi, protekti kaj disvolvi la bazajn interesojn de la plej vastaj popolamasoj kaj stimuli kreivecon de la tuta socio, por ĉiuflanke konstrui la bonhavan socion kaj plirapidigi konstruadon de la socialisma harmonia socio. Diversnivelaj partiaj komitatoj kaj registaroj de Ĉinio devas starigi la koncepton de la reala rajto pri laŭleĝa egalrajta protektado kaj ĝusta praktikado de la posedaĵa proprieto, plifirmigi kaj disvolvi la ekonomion de publika posedanteco, kuraĝigi, subteni kaj gvidi disvolviĝon de la ekonomio kun ne-publika posedanteco, kaj efektive protekti interesojn kaj rajtojn de la vastaj popolamasoj.

Antaŭ nelonge, la 5-a Sesio de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio pasigis "Leĝon de Reala Rajto de Ĉina Popola Respubliko", kiu estos praktikata ekde la 1-a de oktobro ĉijare.