• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-27 18:08:58    
Okazas en Pekino serio da aktivadoj celebre al 500-a tago retrokalkule antaŭ Pekinaj Olimpikoj

cri
La 27-a de marto estas la 500-a tago retrokalkule antaŭ la Pekinaj Olimpikoj. De la lastaj tagoj, diversaj soci-rondoj de Pekino okazigas serion da aktivadoj celebre al tiu tago.

La 25-an de marto, la Organiza Komitato de la Pekinaj Olimpikoj organizis "Pekinan Internacian Piediradon – Al 2008", kaj proksimume dek mil personoj partoprenis en tiu aktivado por renkonti alvenon de la 500-a tago retrokalkule antaŭ la Pekinaj Olimpikoj. La 26-an de marto, la Organiza Komitato okazigis ankaŭ startigan ceremonion por "Internaica Aktivado de Vojaĝo al Pekino fare de Olimpikaj Familioj". Oni sur-rete varbos en la tuta terglobo olimpikajn familiojn, kaj fine elektos 10 familiojn, kiuj faros "olimpikan vojaĝon" al Pekino.

Kaj la plej grava aktivado estas la kunveno okazinta posttagmeze de la 27-a de marto por prezenti medalojn de la Pekinaj Olimpikoj de 2008. En la kunveno, oni plene montris la trajton de medaloj de la Pekinaj Olimpikoj kaj rilaton inter ĝi kaj la ĝenerala koncepto de la Pekinaj Olimpikoj.

La Organiza Komitato okazigos ankoraŭ aliajn celebrajn aktivadojn pli poste.