• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-27 20:08:13    
Vojaĝo al sur-ĉiela konstruo – Pendanta Templo

cri
Nun ni prezentu al vi templon konstruitan sur apika klifo, la Pendantan Templon en la gubernio Hunyuan de la urbo Datong, provinco Shanxi, okcidenta Ĉinio.

La Pendanta Templo estis konstruita en la jaro 491 p. Kristo, kaj jam aĝas je pli ol 1 500 jaroj. Ĝi situas en montvalo de la gubernio Hunyuan. La montoj starantaj ambaŭflanke de la montvalo altas je cent metroj, kaj la Pendanta Templo ja sidas en kavejo inter montoj, proksimume 50 metrojn super la tero. La tuta templa ensemblo kvazaŭ gluiĝis sur klifon, sin kunigante kun la klifo kiel unu tuton. Pro tia eksterordinara situo, la templo povas eviti pluvon kaj sunumon dum la tuta jaro, kaj spite la atakon de ventego kaj pluvego dum miloj da jaroj, ĝi ankoraŭ solide sin kroĉiĝas sur la klifo.

La ĉefparto de la Pendanta Templo estis strukturita el ligna framo, ĝia konstrua areo, 152,5 kvadratajn metrojn, estas malpli granda ol tiu de duona korbo-pilka ludejo. Ĝi havas sume 40 ĉambrojn kun malsamaj grandecoj. Rigardate el malproksime, tavolo kaj tavolo da haloj kaj turoj estas subtenataj de dekoj da lignaj kolonoj, kaj la grandega roko sidanta super la templo kaj iom kliniĝanta antaŭen, kvazaŭ tuj falus sur la templon.

En- kaj ekster-landaj turistoj, kiuj venis ĉi tien por vizito, ĉiuj admiris la templon pro ĝia mirinda stilo. Ĉiuj konstruoj de la templo estas interligitaj de vojetoj pamimitaj per lignaj platoj, kaj la vojetoj konstruitaj rekte sur krutaĵoj estas tiel mallarĝaj, ke traireblas nur unu homo ĉiufoje. Kiam turistoj sur-paŝis la vojeton, ili preskaŭ samtempe ekiris pied-pinte kaj retenis sian spiradon timante, ke je eventuala peza piedtuŝo, la templo disfalus malsupren. Turisto fraŭlino Lin Yu, kiu ĵus pasis tra vojeto kaj restas ekscitita, diris:

"Mi sentis, ke mi pendas sur la ĉielo alte super la tero."

En la gubernio Hunyuan cirkulas proverbo: "Pendanta Templo alte sidas sur la ĉielo, subtenate de tri ĉeval-vostaj haroj." La menciitaj ĉeval-vostaj haroj aludas al 30 lignaj kolonoj, kiuj staras inter la templaj konstruoj supre kaj rokoj malsupre. Ek-vidinte aspekton de la Pendanta Templo, oni ĝenerale opinias, ke la templon subtenas tiuj kolonoj. Tamen, s-ro Sun Yi, esploristo laboranta en la Pendanta Templo, negis tiun vidpunkton. Li klarigis:

"Fakte, ĉiu el tiuj lignaj kolonoj ne eltenas la pezon, kaj la tutan templan pezon eltenas tiuj kantilevraj traboj, kiuj estis en-ingitaj en rokojn. Jen estas la plej granda trajto de la Pendanta Templo."

La kantilevraj traboj sin nombras je 27, sur kiuj premas la fundamento de la tuta templo. S-ro Sun Yi diris, ke la eltena pezeco de tiuj traboj estis precize kalkulitaj de antikvuloj. Iuj el la traboj ludas la pezo-eltenan rolon, kaj la aliaj estas uzataj por ekvilibrigi la altecon de konstruoj.