• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-29 08:27:40    
Ĉinaj malriĉaj kamparanoj ĝuas minimuman vivgarantion

cri

Koninte la staton de He Donghua, la loka registaro liveris minimuman vivgarantion al He Donghua kaj ĉiumonate donas al li 90 juanojn.

He Donghua sciigis al raportisto, ke la sumo estas malmulta, sed ĝi sufiĉe enkorpigas zorgon de la registaro al malriĉaj kamparanoj, estas pli grave, ke la mono ŝanĝis lian sintenon pri vivo kaj li havas fidon al la vivo. Nun, He Donghua administras bufedon, per kredito el banko li ankaŭ bredas porkojn.

"Antaŭe, mi sentis, ke la mondo estas maljusta, sed nun la registaro atentas kaj zorgas min, pro tio mi havas kuraĝon por la vivo."

En la 90-aj jaroj de la lasta jarcento, Ĉinio komencis establi la sistemon de kampara minimuma vivgarantio, en la fino de 1996 Ĉinio ekfaris provpunktan laboron. Nun en ĉinaj 25 provincoj, oni jam unuapaŝe establis la sistemon de kampara minimuma vivgarantio, pli ol 15 milionoj da kamparanoj ĝuas la sistemon.

En jara regula kunveno de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso, ĉina ĉefministro Wen Jiabao montris, ke en la kuranta jaro la ĉina kamparo ĉiuflanke plenumos la sistemon.

"En la kuranta jaro, Ĉinio establos la sistemon de minimuma vivgarantio en la tuta kamparo, ĉi tio estas la grava rimedo por fortigi laboron de agrikulturo, kamparo kaj kamparanoj kaj establi harmonian socion."

Karaj aŭskultantoj, plenumo de la sistemo de kampara minimuma vivgarantio estas la grava decido de Ĉinio por protekti kamparanajn interesojn kaj protekti kamparan stabilecon, tio ankaŭ signifas, ke la ĉina socigarantia sistemo marŝis je nova paŝo. Ni konvinkiĝas, ke sekve de senĉesa reformado kaj perfektigo de la socigarantia sistemo, la vivo de ĉinoj estos pli kaj pli bona.


1 2