La 29-an de marto en Pekino, s-ro Danzhu Angben, vicestro de la ĉina Ŝtata Komisiono pri Naciminoritataj Aferoj, diris, ke Ĉinio pliigos monasignon por subteni evoluadon de naciminoritatoj kun malmultaj loĝantoj.
En gazetara konferenco okazigita de la novaĵoficejo de la ĉina Ŝtata Konsilantaro samtage, respondante demandojn de ĵurnalistoj, s-ro Danzhu Angben diris, ke de la kuranta jaro, la ĉina registaro ĉiujare pliigos la naciminoritatan evoluigan kapitalon je 70 milionoj da juanoj, por subteni la evoluadon de naciminoritatoj kun malmultaj loĝantoj.
En Ĉinio ekzistas 22 naciminoritatoj kun malmultaj loĝantoj, kaj ilia totala nombro estas 630 mil. Pro diversaj kaŭzoj, la ekonomia kaj kultura evoluado en tiuj regionoj, kie ili vivas, estas relative malrapida. En la lastaj kvin jaroj, la totala sumo asignita de la ĉina registaro por tiuj naciminoritatoj jam superis miliardon da juanoj.
|