• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-30 06:41:44    
Homo kaj Simio

CRI
En zoo.

"Kio ili estas?" demandas viro, almontrante enkaĝajn simiojn.

"Ne scias," respondas lia filo, kiu atenteme rigardas saltadon de la simioj.

"Memoru, infano, ke ili estas simioj, ĉi tie speciale por distri homojn."

"Ĉu?"

"Vi ne kredas? Nu!" La viro elsakigas arakidon kaj ĵetas ĝin al la dorso de granda simio. Tiu besto rapide sin alturnas kaj, post ioma hezito, kaptas la arakidon per sia buŝo. Poste ĝi levas la antaǔan ungon, elbuŝigas la arakidon, ĝin senŝeligas, remetas en la faǔkon kaj maĉas – tre komike.

"Tre amuze!" La infano ridas.

Ĉio de la simio tre amuzas ankaǔ la viron kaj instigas, ke li ĵetu plu arakidon. Li pafas 2-an arakidon al la sama simio. Ĉio ripetiĝas.

Flamiĝas elano ĉe la viro. Arakidojn li ĵetas kaj ĵetas, senĉese. La granda simio buŝe kaptas ĉiun pecon. Sed ĝi disdonas ilin al flankaj simietoj, anstataǔ mem formanĝi ĉiom.

Lastan arakidon. La viro kaj lia filo bedaǔre foriras.

Sur vojo.

"Kial, paĉjo, vi ĵetis ĉiom da ternuksoj al la dorso de tiu granda simio?"

"Por kapti miajn arakidojn, ĝi devas sin alturni kaj alturni, amuzige al ni. Ĉu interese, se mi ĵetus arakidojn rekte antaǔ ĝin?"

Paǔzo momenta.

"Simio sin opinias saĝa. Fakte trompiĝema. Nur ludilo. Kiom tragike!"

En zoologia ĝardeno.

"Kio la besto?" demandas granda simio, almontrante alpaŝantajn homojn ekster la simia kaĝo.

"Ne scias," respondas simiido, rigardanta homojn kiuj jen malfermas la buŝon, jen svingas la manojn.

"Memoru, infanoj, ke tiaj bestoj, nomataj homoj, estas ludiloj por nin distri!"

"Kiel do?"

"Tiel do..." Ĝuste en tiu momento iu viro ĵetas arakidon al ĝia dorso. Ĝi lerte sin alturnas kaj post ioma cerbumo, kaptas la alĵetaĵon per la buŝo. Sekve ĝi prenas la arakidon el sia buŝo per la dekstra ungo kaj, ĝin senŝeliginte, ŝovas en la buŝeton de iu el la simiidoj. Ĝi senŝeligas alĵetitajn arakidojn alterne per la dekstra ungo kaj la liva, kvazaǔ ĝi ludus ĝongladon en cirko.

Finĵetiĝas tuta sako da arakidoj.

Post foriro de ĉiuj homoj, iu el la simiidoj demandas, "Kial vi kaptadis la arakidojn ĉiam per la buŝo?"

Ridas la granda simio. "Ĉu tiu besto—viro alĵetus plu tiom da arakidoj, se mi kaptus la 1-an pecon rekte per la ungo?"

"Panjo, vi estas genia!"

"Tia besto nomata homo sin pretendas inteligenta, saĝa, sagaca kaj sprita. Fakte tiaj bestoj estas de ni ofte trompitaj, tamen ili eĉ ĉi tion ne povas kompreni. Kia tragikeco!"

(Wei Jinshu)