• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-01 23:01:46    
La parko Jingshan de Pekino(1)

cri

Karaj legantoj, se vi eliras el la norda pordo Shenwu de la Imperiestra Palaco, la ĉielo ŝajnas al vi pli alta kaj la tero pli vasta. Antaŭ vi tuj aperas kvin altaj kioskoj starantaj sur kvin monteto-krestoj kovrataj de cipresoj, pinoj kaj aliaj arboj. La artefarita monteto estas nomata Jingshan. La parko kun tiu monteto en la mezo portas la saman nomon. Ĉirkaŭata de ruĝa muro, ĝi havas la areon de pli ol 16 hektaroj.

La formiĝo de Jingshan-monteto strikte ligiĝis kun la konstruado de la urbo kaj la feŭda regado de la dinastioj Yuan, Ming kaj Qing. Antaŭ 800 jaroj, tie estis kamparo. Laŭdire, en la erao Dading de la dinastio Jin konstruiĝis Daning-palaco kaj fosiĝis la nuna Beihai-lago. La elfosita tero estis amasigita sur la proksima loko. En la mezo de la 13-a jarcento, la unua imperiestro de la dinastio Yuan Kublaj-Ĥano fondis sian ĉefurbon Dadu en Pekino. Jingshan ĝuste estis la centro de la interna urbo de Dadu. Pro tio oni konstruis ĝin en distrejon por feŭdaj imperiestroj. Tiam sur la malgranda teramaso jam kreskis verda herbaro, tial oni nomis ĝin verda monteto.

En la 15-a jarcento, la imperiestro Yongle de la dinastio Ming rekonstruigis Pekinon. Laŭ lia ordono oni fosis Tongzi-riveron ĉirkaŭ la Malpermesita Urbo ( t. e. la Imperiestra Palaco ) kaj forportis la elfositan teron sur la proksiman verdan monteton. Tiel formiĝis la artefarita monteto Jingshan. Tiam oni nomis ĝin Monto de Longa Vivo. Ĝi staris malantaŭ la Malpermesita Urbo kaj fariĝis ties natura ekrano, pro kio oni nomis ĝin Subprema Monto de la kortego de la dinastioj Ming kaj Qing.

Intencante ĉiam tirani sian popolon, la imperiestroj de la dinastio Ming eĉ petis helpon de la Subprema Monto. Tamen la historiaj faktoj estis senkompataj. En la 18-a de marto, 1644, kiam granda kamparana insurekcia armeo gvidata de Li Zicheng atakis Pekinon, la imperiestro Chongzhen panike ascendis la Jingshan-monteton por observi la situacion. Reveninte en la palacon, li pikmortigis sian filinon kaj devigis sian edzinon sin mortigi. La sekvantan matenon, la insurekcia armeo okupis la palacon kaj la imperiestro senespere venis al la Jingshan-monteto kaj pendumis sin sur maljuna soforo ĉe la orienta montdeklivo. Tiel la dinastio Ming estis renversita de la kamparana revolucio. La maljuna soforo forvelkis kaj oni plantis tie alian arbon, tamen vizitantoj volas veni tien por rigardi.