• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-08 20:24:25    
La parko Jingshan de Pekino (2)

cri

En la dinastio Ming, sur la monto estis multaj arboj kaj aro da gruoj kaj cervoj. Ĉirkaŭ ĝi prosperis diversaj fruktarboj. Pro tio oni nomis ĝin fruktoĝardeno. Por ke la imperiestroj povu tie ascendi la monton, trinki vinon, pafi sagon kaj ĝui florojn, oni konstruis halojn, domojn, kioskojn kaj pavilonojn malantaŭ la monteto. La halo Guangde ĉe la nordorienta flanko estis konstruita en la dinastio Ming kaj antaŭe servis kiel loko por sagpafado. 

Ankaŭ la dinastio Qing prenis Pekinon kiel sian ĉefurbon. En la jaro 1655, la imperiestro Shunzhi nomis la monteton Jingshan. En la jaro 1749, la imperiestro Qianlong plikonstruigis la halon Shouhuang malantaŭ la meza kresto. La konstuaĵaro konsistas el la fronta halo, dekstra kaj maldekstra haloj, orienta kaj okcidenta akcesoraj haloj, kuirejo kaj tenejo por dio kaj kioskoj kun ŝtonplato kaj puto. Antaŭ la fronta halo kun naŭ ĉambroj staras la Halebarda Pordego. Ekster la fronta pordo sidas glazurita portalo kaj ŝtonaj leonoj. La fronta halo nun fariĝis la Pekina Geknaba Domo. En la jaro 1750, la imperiestro Qianlong konstruigis kvin kioskojn sur la monteto. Dank' al tio, ĝi aspektas pli bele.

En la pasintaj kelkcent jaroj, la ĉarma ĝardeno servis nur al la feŭdaj regantoj. En la jaro 1900, ĝi suferis seriozan detruadon fare de la ok-potenca alianca armeo. Ekde la jaro 1928 ĝi malfermiĝas al la publiko kiel parko.

Jingshan-monteto alta je 43 metroj staras en la mezo de la parko. Ĉirkaŭe estas vojetoj, laŭ kiuj oni povas ascendi. El la kvin kioskoj Wanchun sur la meza kresto estas la plej granda. Ĝi havas 3-etaĝajn tegmentrandojn el flave glazuritaj tegoloj. Oriente kaj okcidente de Wanchun-kiosko estas la kioskoj Zhoushang kaj Fulan. Ili estas okangulaj kun du-etaĝaj tegmentrandoj el verde glazuritaj tegoloj. Pli oriente kaj okcidente estas la rondaj kioskoj Guanmiao kaj Jifang, kun du-etaĝaj tegmentrandoj el blue glazuritaj tegoloj. La kvar kioskoj simetrie staras ambaŭflanke de la meza Wanchun-kiosko, kaj ili kune formas harmonian bildon. Wanchun-kiosko sur la montsupro estas la centro de la interna urbo de Pekino kaj la plej alta loko de la malnova Pekino. Starante tie, vi havas panoraman vidon al la tuta urbo, kiu sin montras tre bela sub la suno.