• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-03 16:17:02    
Por kio necesas dekoj da lignaj kolonoj sub la templo

cri
Sed, por kio necesas dekoj da lignaj kolonoj, se jam instaliĝis tiuj kantilevraj traboj, kiuj eltenas la tutan pezon de la templo?

Estas rakonto pri tio: Origine kiam la Pendanta Templo ĵus konstruiĝis, la kolonoj starigitaj sub la templo estis tre dikaj, sekve la templo ne similis al la pendanta sur la ĉielo. Pro tio tiuj bonzoj, kiuj konstruis la templon, forigis la kolonojn. Tamen ekster atendo, sen vido de tiuj kolonoj, turistoj ne kuraĝis plu viziti la templon. Sekve la konstruantoj instalis la maldikajn kolonojn kiel la nun videblajn, kiuj fakte servas nur kiel ornamaĵoj. S-ro Luo Zhewen, specialisto pri antikva arkitekturo el la ĉina Administracio pri Antikvaj Restaĵoj, diris, ke la eksterordinara projekta maniero originis el konstrua maniero de la birda nesto. S-ro Luo Zhewen diris:  

"Oni interligis la montajn reliefojn kaj kavaĵojn per traboj aŭ pontoj, tiel ke la templa ensemblo fariĝis artaĵo simila al feolandaj konstruoj kun altega arkitektura valoro."

Ene de la templo vidiĝas multaj statuoj kupraj, feraj, argilaj kaj ŝtonaj, ankaŭ tiuj skulptaĵoj havas altan artisman valoron.

Krom la mirinda arkitektura trajto, la Pendanta Templo estas la ĉina unika templo kun kombiniĝo de tri gravaj religioj, nome budaismo, taŭismo kaj konfuceanismo. Fakte konfuceanismo ne estas religio, sed iuj ĉinoj kredas ĝin kiel religion. En la plej alta etaĝo de la Pendanta Templo ekzistas halo, en kiu sidas statuoj de Ŝakjamunio, Laozi-o kaj Konfuceo same kultataj. S-ro Zhang Jianyang, eksa direktoro de Administracio de Pendanta Templo, diris: 

"La Pendanta Templo interesas en- kaj ekster-landajn turistojn, kaj ili estas mirigitaj de tio, ke tri religiaj gvidantoj sidas kune en unu halo. Ĉinio iniciatis tiun kunekziston, tio estas mirinda ideo."

Karaj amikoj, la miljare antikva Pendanta Templo plene kunfandis en si mekanikon, estetikon kaj religion. Nuntempe la taga nombro de turistoj akceptataj de la templo proksimiĝas al 10 mil. Ekster-ordinaraj vidindaĵoj kaj miriga arkitektura stilo ravis en- kaj ekster-landajn turistojn.