• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-04 16:24:48    
Ĉinaj kaj fremdlandaj entreprenoj kviete alfrontas "kombinon de du impostoj en unu"

cri
En la jara regula kunveno de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso, nova "Leĝo pri Laŭenspeza Imposto de Entreprenoj" estis aprobita. La leĝo unuigis laŭenspezan imposton de ĉinaj enlandkapitalaj kaj tiun de eksterkapitalaj entreprenoj kaj difinis novan impostan proporcion je 25%. Tio senigis eksterkapitalajn entreprenojn je imposta favoro en Ĉinio kaj donis pli justan merkatan konkurencan medion al ĉiuj entreprenoj en Ĉinio. En la venonta jaro, la "Leĝo pri Laŭenspeza Imposto de Entreprenoj" estos oficiale plenumata. Kiujn opiniojn ĉinaj kaj fremdlandaj entreprenoj tenas pri la nova imposta sistemo? Hodiaŭ ni babilos pri la temo.

Japanio estas la dua granda fonto de eksteraj kapitaloj de Ĉinio. Nun, Japanio jam faris investon je preskaŭ 60 miliardoj da usonaj dolaroj al Ĉinio, plej multaj japanaj fabrikaj korporacioj establis produktajn bazojn en Ĉinio. Korporacio OMRON ĝuste estas unu el ili. Kiel monde fama korporacio pri aŭtomata rego kaj produktado de elektronikaj instalaĵoj, en la 80-aj jaroj de la lasta jarcento, OMRON eniris en Ĉinion, en 2002 ĝi oficiale instalis ĉinan ĉefstabejon kaj ĝia investo en Ĉinio jam atingis 2 miliardojn da juanoj.

Ĝenerala direktoro de limigita korporacio de OMRON en Ĉinio sinjoro Yamashita Toshio esprimis intervjuate, ke la korporacio frue havis preparon pri la plenumo de la nova sistemo de laŭenspeza imposto, kaj ne estos grande influita.

"Laŭ la nuna stato, ni ne opinias, ke la publikigo de la leĝo alportos iun ajn influon al nia investo en Ĉinio. La ĉina registaro laŭgrade reduktas kaj nuligas diferencan trakton de enlandaj kaj eksteraj entreprenoj, tio estas la tendenco post la ĉina aliĝo al la Monda Komerca Organizo. Efektive, de la tago, kiam Ĉinio aliĝis al la Monda Komerca Organizo, oni povis antaŭvidi, ke la ĉina registaro laŭgrade reduktos favoron al eksterkapitalaj entreprenoj. Sed tio ne influos nian konfidon pri investo en Ĉinio."

Yamashita Toshio konigis, ke OMRON tre atentas la ĉinan merkaton, ĝia investo al Ĉinio en la lastaj 3 jaroj atingis 2 miliardojn da juanoj. En aprilo de la lasta jaro, la korporacio ankaŭ establis unuan centron pri esploro kaj ekspluato de produktoj en Ŝanhajo. La centro fariĝis la dua esplora kaj ekspluata establaĵo kun sendependa jurpersona kvalifiko eksterlande, instalita de OMRON. En 2007, OMRON vendos pli ol 1,3 miliardojn da usonaj dolaroj de produktoj, okupos 20% de la venda sumo de la grupo OMRON.

Yamashita Toshio montris, ke la ellaboro de "Leĝo pri Laŭenspeza Imposto de Entreprenoj" celas krei pli justan merkatan konkurencan medion, ne celas eksterkapitalajn entreprenojn.

"Post la ĉina aliĝo al la Monda Komerca Organizo, Ĉinio pluapaŝe malfermis merkaton kaj sin kunligis kun la internacia socio en pli kaj pli multaj flankoj, ĉiuj elstaraj entreprenoj de la mondo volas disvolvi konkurencon en Ĉinio. Ni volas vidi tion, ke ĉiuj entreprenoj disvolvos konkurencon en justa medio, kaj produktado kaj ekspluatado de produktoj konformaj al la ĉina merkato estas la bazo de starado en la merkato. Tial, mi ne opinias, ke la kombino de la du impostoj minacos eksterkapitalajn entreprenojn."

Kiel japanaj entreprenoj, entreprenoj de Eŭropa Unio sin tenas raciaj. En la lastaj jaroj kreskis investo de Eŭropa Unio, la unua granda komerca partnero de Ĉinio. En la lasta jaro, la nombro de programoj de investo de Eŭropa Unio en Ĉinio superis 700, kaj la investa sumo en kontraktoj superis 10 miliardojn da usonaj dolaroj. Laŭ plej freŝa enketo, 92% de eŭropaj entreprenoj estas optimismaj pri sia negoco en Ĉinio.

Unua delegito de itala asocio akcelanta eksteran komercon sinjoro Antonino Laspina esprimis, ke la ĉina merkato havas grandan altiran forton por eŭropaj entreprenoj, ĉi tiu altira forto ne simple dependas de favora imposta politiko. Li diris:

"Hodiaŭ la altira forto de la ĉina ekonomia sistemo ne simple estas establita sur la bazo de imposta faktoro, samtempe ekzistas aliaj faktoroj, ekzemple la supereco de laborfortoj, ĉi tie troviĝas altkvalitaj laborantoj, samtempe la prezo estas relative malalta. Cetere, Ĉinio povas liveri pli bonan investan medion ol antaŭe, inkluzive de trafiko kaj bazaj instalaĵoj. Tial, por entreprenoj, investo kaj konstruo de entreprenoj en Ĉinio estas la elekto konforma al merkata logiko, estas plej grave, ke ĉi tie ili povu akiri grandan merkaton."