• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-06 07:11:56    
Amo Senvorta

CRI

Mia patrinflanka avino edziniĝis en la aĝo de 18 jaroj, sidante en flora palankeno. Fakte ŝi jam havis amaton kiu, antaǔ ol rekrutiĝi, diris, ke ŝi atendu lin ĝis post lia reveno. Sed ŝiaj gepatroj edzinigis ŝin al junulo kiu poste fariĝis la patro de mia patrino.

Antaǔ la geedziĝo ili neniam vidis unu la alian, estante do tute fremdaj. Post la nupto, la tagoj sin fortrenis, fojfoje, en kvereloj, neeviteblaj pro malriĉo.

En la infaneco mi ofte aǔdis mencion de la avino pri la soldatiĝinta junulo kiu okupis ŝian tutan koron. Ŝi diris, ke li estas bela, bonkora kaj amema, kaj ofte aǔdigis al ŝi multe, multe da popolaj kantoj. Tamen, ve! Alflugis tragika informo! Pri tio, ke li perdis la vivon en iu batalo. Sed iuj asertis, ke li fuĝis al Taiwan kaj sin donis al riĉa ino. Unuvorte, li ne revenos preni ŝin!

Pasis jam pli ol 30 jaroj post ŝia edziniĝo. Ambaǔ apenaǔ babilis intime. Li ĉiam tenis pipon, eĉ unu vorton ne elpremante; ŝi konstante kudris aǔ trikis ion, ekzemple vesteton aǔ ventroŝirmilon por ni.

Fariĝinte pli aĝa, mi konfidencis al la patrino, ke tia geedzeco estas tro ĉerka.

Panjo skoldis min. "Ci, ankoraǔ tro juna, tute ne komprenas, kio estas amoro!"

Mi ridis. "Tute egale, anjo kaj aĉjo ne havas amon inter si. Ĝuste ili ne scias, kio estas amoro!"

Foje mi vizitis la hejmon de la avino, kunportante kodakon, ĉar mi partoprenos en fotografia konkurso. Post longa elektado kaj fotado restis 3 negativoj, ĉar mi trovis nenion plu fotinda. Subite kaprica ideo aperis al mi en la kapo. La avino kaj avo neniam kune fotiĝis, rimarko de kio min forte surprizis.

Ekster mia atendo, ili ne rifuzis; super mia imago, ili pudore sin ĝenis. La avino eĉ ruĝiĝis, kiam mi proksimigis ŝin al mia avo.

"Magnolia, iom ĉi tien!" vortoj de la avo.

Mi gapis al la avino, kies mieno esprimis ankoraǔ pli fortan surpriziĝon ol ĉe mi, ĉar neniu sciis, ke ŝi havas tian nomon, kaj kutime li vokas ŝin, de tiom da jaroj, nur per la interjekcio "Hej!"

Poste avino diris, ke Magnolia estas ŝia infannomo, preskaǔ de neniu sciata, nek de mia patrino. Jen kial ŝi tiom surpriziĝis kaj miris, aǔdinte ĝin, "Magnolia!", el la buŝo de mia avo. – tiujare kaj ŝi kaj li atingis la aĝon de 70 jaroj.

Rigardante ilian foton, mi preskaǔ larmis. Vidu, kiaj ili! Tiom embarasitaj, kvazaǔ timantaj ke oni eltrovus ilian sekreton. Sed mi fine komprenis, kio estas amoro, perfidita de iliaj okuloj.

Malsaniĝis la avino, kiun la obstina avo, ignorante ĉies konsilon kaj admonon, ĉiam akompanis kaj flegis. Tago post tago, fine li kolapsis, tamen li ankoraǔ persistis. Kiam ŝi svenis, li gluis la faltoplenan vizaĝon al ŝia orelo kaj murmuris pri io, kion ni neniel povis kompreni. Tamen, de tempo al tempo, en niajn orelojn ŝvebis, foje klare, foje ne, ŝia nomo, Magnolia, Magnolia, Magnolia...

Ŝi ĉesis spiri, li larmis kaj, karesante al ŝi la vizaĝon, softe petadis, "Magnolia, malrapide paŝu por min atendi..." Ni ĉiuj ĝislarme kortuŝiĝis. Kaj mi, mi fine komprenis, ke ies amo, aǔ amoro, ne postulas vortigon. Ne necesas, ke oni flustru private aǔ deklaru publike, "Mi amas vin!" Amo senvorta.

Pasis duona jaro, post kiam forflugis mia patrinflanka avino. Tiam ŝia edzo postkuris ŝin, trankvile kaj memfide.

(Xue Xiaochan)