• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-08 16:31:46    
Hu Jintao telegrame gratulis Wu Boxiong pro lia elektiĝo kiel prezidanto de Kuomintango

cri

La 7-an de aprilo, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio Hu Jintao telegrame gratulis Wu Boxing pro lia elektiĝo kiel prezidanto de la ĉina partio Kuomintango.

En sia gratula telegramo Hu Jintao esprimis sian sinceran esperon, ke la Komunista Partio de Ĉinio kaj la ĉina partio Kuomintango klopodu por feliĉigi samlandanojn el la du bordoj de Taiwan-a Markolo, daŭre strebu por akceli pacan kaj stabilan disvolviĝon de la du-bordaj rilatoj, kaj kune kreu la belan perspektivon de la ĉina nacio.

La 8-an de aprilo, Wu Boxiong telegramis al Hu Jintao por esprimi sian dankon pro lia gratulo, kaj esprimis, ke post enoficiĝo kiel prezidanto de la ĉina partio Kuomintango, li akcelos pacon kaj evoluadon de la du bordoj de la markolo.