• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-10 17:34:31    
Ĉina "9-globa Reĝino" triumfis en Monda Bilarda Ĉampionado (foto)

cri

La 8-an de aprilo en ĉina urbo Taibei okazis finalo de la Monda Virina Bilarda 9-Globa Ĉampionado, en kiu Pan Xiaoting per 11:5 venkis la filipinan ludiston Rubilen Amit, kaj gajnis por si la duan ĉampionecon post tiu de la Turniro de WPBA (Virina Profesia Bilarda Asocio).

La du ludistoj, ĉeestantaj al la finalo estas prestiĝaj. La ĉina knabino Pan Xiaoting ĝuas la titolon 9-Globa Reĝino, dum Rubilen Amit okupas la unuan lokon en Filipinoj, tial ili rivalis ne nur teknike sed ankaŭ psike. La finalo tiris al si grandan nombron da spektantoj kaj kelkajn eminentajn bilardistojn.

Pan Xiaoting ricevis la unuan serviron. Ambaŭ faris misojn en tiu ĉi partio, tamen Pan Xiaoting fine kaptis ŝancon. Komence de la dua partio Pan Xiaoting faris fortan frapon, tamen la celglobo enpoŝiĝis, tio donis al Rubilen Amit ŝancon de libera globo, kaj ŝi facile gajnis tiun ĉi partion. Kulmino de la finalo aperis en la 3-a partio, pozicio de globoj ne favoris la du ludistojn, tial ambaŭ faris malfacilojn unu por la alia, tamen Pan Xiaoting fine trovis la ŝancon por ofensivo. Ŝi sukcese enpoŝigis la 9-an globon kaj posedis la superecon, sed baldaŭ Rubilen Amit gajnis la 4-an partion kaj refoje egaligis la poenton.

En la 5-a partio, pro tio, ke la 9-a globo troviĝis ĉe la ekstrema poŝo, ambaŭ trovis neniun bonan metodon por eviti hazardan enpoŝiĝon de la celglobo. Kiel atendite, Rubilen Amit frapis la 3-an globon por enpoŝigi la 9-an, tamen la celglobo samtempe falis en la poŝon, pro tio Pan Xiaoting akiris la ŝancon de libera globo. Ŝi gajnis tiun ĉi partion kaj antaŭiris per 3:2, tio aldonis memfidon al ŝi. Poste ŝi sinsekve gajnis 4 partiojn, kaj posedis la superecon de 7:2.

La du eminentaj ludistoj intense rivalis plu. Kaptante misludon de Pan Xiaoting, Rubilen Amit sinsekve gajnis 3 partiojn. Rezulto de la finalo restis ankoraŭ malfacile supozebla.

En la 14-a partio, pro misludo de Rubilen Amit, Pan Xiaoting akiris liberan globon, kaj gajnis por si la 9-an partion. Poste Pan Xiaoting refoje en unua serviro gajnis la 15-an partion, kaj atingis matĉo-punkton.

En la lasta partio Pan Xiaoting montris bonan animstaton. Ŝi kaptis mison, faritan de la rivalo por enpoŝigi la 5-an globon, kaj enpoŝigis la restantajn globojn. Per absoluta supereco Pan Xiaoting gajnis la finalon, kaj unuafoje akiris la mondan ĉampionecon.

En unu monato Pan Xiaoting gajnis ĉampionecon respektive en la Turniro de WPBA kaj la Monda Ĉampionado. Per sia sukceso ŝi atestis kapablon de ĉinaj bilardistinoj.