• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-10 17:45:41    
Ĉinio posedas ne-pridisputeblan suverenecon super insularo Nansha kaj ĝia ĉirkaŭa marareo

cri

La 10-an de aprilo en Pekino, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj Qin Gang diris, ke Ĉinio posedas la ne-pridisputeblan suverenecon super la insularo Nansha kaj ĝia ĉirkaŭa marareo, kaj la agado en tiu marareo solflanke alprenita de iu ajn lando estas atenco al teritoria suvereneco, suvereneca rajto kaj administra rajto de Ĉinio, ankaŭ kontraŭleĝa kaj senvalida.

En gazetara konferenco okazinta samtage, respondante demandon de ĵurnalisto, Qin Gang diris, ke serio da novaj agoj prenitaj de Vjetnamio en la insularo Nansha malobservis la gravan komunan konon atingitan de gvidantoj de Ĉinio kaj Vjetnamio pri la mara problemo. La ĉina flanko esprimas seriozan atenton pri tio kaj jam elmetis severan proteston al la vjetnama flanko.