• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-13 07:04:19    
Maniero Atingi kaj Forlasi Memon

CRI

Tiam mi ankoraǔ ne verkis ion. Legado iĝis unika konsolo. En libroj mi konatiĝis kun la patrolando kaj ĝia historio. Pli kaj pli longe, fine vivon ekhavis monto kaj rivero en poezio kaj pejzaĝo en pentraĵo – ili tie ekzistas, dormas kaj silentas, kaj donas al mi inspiron, ke mi forte deziras vidi ilin.

Furoras nun solula turismo, kion oni nomas memhelpa vojaĝo. Tiam mi tamen ne aǔdis ĉi tian esprimon.

Estis oktobro de 1995. Mi sola vojaĝis al la sudo de Jangzio. Tre rare. Tial mi devis konvinki la gepatrojn. Tiam mi ne perceptis la kaǔzon de la arda inklino kuri al lontano, tamen la direkto estis klara: Suden! La 1-an fojon, sed jam ŝajnis al mi, ke mi estos kiel migranta birdo, kiu flugas norden en printempo kaj suden en aǔtuno. Tial tiufoje mi ne tro suden vojaĝis, mi atingis fakte nur la mezan parton de la patrolando.

En la rivera sudo estas delikate, kviete kaj implice. Suzhou 1) plaĉas per tenero kaj afablo de ĉarma fraǔlino el malgranda familio; dum Hangzhou 2), pro senĝeneco kaj aplombo de superba virino el nobela domo; sed pleje min retiras Nankino, antikva metropolo, kun miksita gusto, iaflanke simila al Pekino pro dinastia dispozicio, imperiestraj maǔzoleoj kaj palacoj, kaj diferenca de Pekino pro aparteco manifestata de la monto Zhongshan kaj la rivero Qinhuai. Urbo, sin apoganta al monto kaj vizaĝanta al rivero, havas striktan skeleton; urbo, kun mildeco de akvo, trempate en poezio, kaligrafaĵoj de literatoroj, certe impresas per sentimentaleco kaj romantikeco. Ho, ĝuste tia estas mia ideala urbo! Urbo kun historiaj anekdotoj povantaj spici la vivon; urbo kun legendoj el pasintaj dinastioj inspiraj al la spirito; urbo kun antikvaj ĝardenoj la koron faciligantaj.

Poste mi vojaĝis al pli malproksimaj lokoj. Kien ajn, mi plej sopiras al tiu fojo, en kiu mi sola migris kun multe da koincidoj, ekzemple mi vizitis memorhalon de Li Shutong 3) kaj tiam eksciis, ke tiu tago estas datreveno de lia forpaso; en la tuta procezo mi ne estis fotata pro kio la vojaĝo ŝajnas fantazia, ĝis fine mi suspektas, ĉu foje mi iris al la sudo de Jangzio. Ĉu io povas esti resumata?

Konkrete dirite:

Prenu ĉiajn veturilojn en la tuta vojaĝo, trajnon, aŭton, ŝipon, aviadilon; ne tro komfortigu vin, sed noktu en diversaj hoteloj, kompreneble ne forgesu sekurecon kaj higienon en gastejoj; babilu kun ĉiaj homoj, tamen gardu vin kontraǔ ŝtelo kaj trompo; ne timu danĝeron, sed estu iom aventurema.

Ni havas 2 piedojn, destinitajn ĝuste por iri, laǔ nia scivolo, al fremda loko, en kiu ni certe akiros abundon da scioj kaj spiritaj nutraĵoj.

Vivi aliloke estas speco de aspiro, kiu, se troigita, povas kaǔzi profundan konatiĝon kun tiu loko kaj apatiiĝon pri ĉirkaǔa vivo. Vojaĝo estas alia afero, kiu faras ke oni ne tro longe restu ie sed revenu al sia loko. Estetike la plej taŭga distanco estas, ke starante sur cisa bordo oni aprecu pejzaĝon sur la transa. Tial ni bezonas tian atingon kaj ĉi tian forlason. En mia romano "Malhele Milda Floro" mi diris, ke oni povas senti forlasitecon eĉ en la hejmo.

(Liu Yanyan)

1) Suzhou: Urbo en la orienta provinco Jiangsu;

2) Hangzhou: Urbo en la sudorienta provinco Zhejiang;

3) Li Shutong (1880—1942): Dramaturgo, arto-pedagogo, muzikisto kaj kaligrafo, bonziĝinta en la jaro 1918.