• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-21 17:10:29    
Ĉina flanko volontas klopodi kune kun Pakistano por antaŭenpuŝi dulandajn rilatojn al nova ŝtupo

cri
La 20-an de aprilo en la urbo Bo'ao de la ĉina provinco Hainan, prezidanto de la Konstanta Komitato de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso Wu Bangguo diris, ke la ĉina flanko volontas fari komunan klopodon kun Pakistano por antaŭenpuŝi la dulandajn rilatojn al nova ŝtupo.

Intervidiĝante kun pakistana ĉefministro Shaukat Aziz, kiu alvenis al Ĉinio por ĉeesti al jarkunveno de Bo'ao-a Azia Forumo, Wu Bangguo diris, ke Ĉinio kaj Pakistano estas amikaj najbaraj landoj, ĉiamaj kunlaboraj partneroj, la du landoj disvolvas ĉiuflankan kunlaboron en politiko, ekonomio, komerco, scienco, tekniko, kulturo kaj aliaj kampoj, kaj akiris riĉajn fruktojn. La rilatoj inter Ĉinio kaj Pakistano meritas la modelon de la amikeca kunekzisto inter evoluantaj landoj.

Aziz diris, ke lia ĉifoja vizito al Ĉinio estas fruktodona, kaj forte impulsas la amikecan kunlaboron inter Pakistano kaj Ĉinio profunde disvolviĝi. Li diris ankaŭ, ke tio estas la dua fojo por li ĉeesti al jarkunveno de Bo'ao-a Azia Forumo, kaj li esperas plifortigi interkomprenon kaj kunlaboron de entreprenoj de la du landoj kadre de la forumo.