Antaŭ nelonge, la ĉina Ministerio pri Edukado publikigis avizon sur sia retejo, kaj postulas pluapaŝe reguligi la ordon de kunlabora lernejo-funkciigado fare de Ĉinio kaj aliaj landoj.
La ĉina Ministerio pri Edukado esprimis, ke en la estonteco, kiam la koncernaj departementoj sankcios pri-altedukajn instituciojn kaj programojn de kunlabora lernejo-funkciigado fare de Ĉinio kaj aliaj landoj, oni prenos la famecon de alilandaj edukaj insitucioj, iliaj akademiaj fakoj kaj iliaj instruistoj kiel la ĉefan bazon. Antaŭ la fino de la jaro 2008, Ĉinio portempe haltigas sankciadon al institucioj kaj programoj pri la alta edukado en la ĉina-alilanda kunlabora lernejo-funkciigado.
|