Laŭ enketado al la enborsiĝaj kompanioj de Ŝanhajo, Shenzhen kaj Hongkong de Ĉinio, en la pasinta jaro leviĝis la ĝenerala reguliga nivelo de ĉinaj enborsiĝaj kompanioj, kaj la leĝa medio kaj akcia reformado ludis rimarkinde akcelan rolon por tio.
Antaŭ nelonge, la monde konata Kompanio Protiviti, kune kun la ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj kaj aliaj departementoj, publikigis la taksan raporton pri reguligado de 100 potencaj enborsiĝaj kompanioj de Ĉinio en 2007.
La raporto opinias, ke pro la leviĝo de reguliga nivelo, la merkata forto kaj sendependeca forto de entreprenoj komencis ludi rolon.
La raporto montras ankaŭ, ke en la estonteco, la ŝlosilo de reguligado de ĉinaj kompanioj kuŝas en praktikado, kaj nur pere de la efika praktikado, oni povos konkrete manifesti la progreson de la sistemo, kaj vere realigi pluan leviĝon de la reguliga nivelo de ĉinaj kompanioj.
|