• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-23 15:55:15    
Ĉina Asekura Inspekta kaj Administra Komisiono subtenas eksteran investadon fare de asekura kapitalo

cri
La 23-an de aprilo en Pekino, s-ro Yuan Li, asistanto de prezidanto de la ĉina Asekura Inspekta kaj Administra Komisiono, diris, ke "Administra Metodo de Ekstera Investado fare de Asekura Kapitalo" baldaŭ publikigota en Ĉinio pluapaŝe reduktos limigon al la ekstera investado fare de la asekura kapitalo.

S-ro Yuan Li diris ankaŭ, ke laŭ la nomita administra metodo, Ĉinio permesos al asekuraj institucioj aĉeti la fremdan valuton per la kapitalo de renminbi por fari la eksteran investadon, ankaŭ la investa sfero estos plivastigata. Samtempe kun tio, tiu administra metodo postulas al la asekura kapitalo, ke ĝi nepre devas investi al la eksteraj maturaj merkatoj kaj financaj produktoj kun la alta findindeca klaso, kaj plifortigi publikiĝon de informoj, por pliigi sekurecon de la asekura kapitalo en la ekstera investado.