La 24-an de aprilo en Pekino, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj Liu Jianchao diris, ke ĉar la problemo pri korea kapitalo ankoraŭ ne estas kompelte solvata, tial la koncerna procedo de la primar-perioda agado difinita de la komuna dokumento estas prokrastita, tamen diversaj flankoj de la sesflanka interparolo pri la nuklea problemo de korea duoninsulo ankoraŭ tenas kunlaboran sintenon trakti koncernajn problemojn, por kiel eble plej frue solvi la problemon pri korea kapitalo.
En la regula gazetara konferenco okazinta en la sama tago, Liu Jianchao diris, ke la ĉina flanko esperas, ke diversaj flankoj faru pli da utilaj aferoj por realigi sennukleiĝon de la korea duoninsulo.
|