• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-26 09:41:55    
Defendanto de aŭta sendependa marko, Biyadi

cri

Sur ĉi tiu bazo, Biyadi difinis la unuan aŭton kiel familian meznivelan aŭtomobilon. Por produkti bonkvalitan kaj malmultekostan aŭtomobilon, en 3 jaroj Biyadi establis bazojn respektive en ĉinaj urboj Xi'an, Pekino, Ŝanhajo kaj Shenzhen, speciale laboras pri produktado, esploro kaj ekspluato de modelo, la esplora kaj ekspluata grupo de Biyadi havas pli ol 4 mil homojn. En 2005, F3, la unua familia meznivela aŭtomobilo de Biyadi, aperis en la merkato, la prezo estis malpli ol 100 mil juanoj, sed la aŭtomobilo F3 posedas instalaĵojn, ekzemple, du aerkusenojn kaj aŭtomatan konstanta-temperaturan klimatizilon, kiuj antaŭe nur estis posedataj en aŭtoj kun la prezo je preskaŭ 150 mil juanoj. F3 posedas ankaŭ belan figuron, subtilan internan ornamon kaj ordan veldolokon. F3 tuj akiris amon de konsumantoj. En la lasta jaro, la venda kvanto superis 60 mil, kaj en la unuaj 3 monatoj de la kuranta jaro, la venda kvanto ĉiumonate atingis 10 mil. En Ĉinio, nur aliaj 4 aŭtotipoj povas atingi ĉi tiun vendan kvanton. Sinjoro Xia Zhibing diris, ke la sukceso atribuas la meriton al sendependa kreo. Li diris, ke la aŭtomobilo F3 havas pli ol 50 teknikajn patentojn. Li diris:

"Ni marŝas sur la vojo de kontinuigela kreo. Iuj aŭtaj korporacioj dependas de aĉeto de teknikoj aŭ aŭtotipo el transmaraj markoj, en la akra merkata konkurenco, ĉi tiu maniero sendube ne povas kontinuigi la karieron, se nova aŭtotipo aperos, viaj teknikoj certe estos elkribritaj de la merkato. Nur sur la vojo de sendependa kreo, ni povas kompreni nian propran fortunon. Tial, de la komenco, ni investis grandan kapitalon kaj establis nian sistemon de sendependa kreo."

Biyadi tre atentas esploron kaj ekspluaton de patentoj. Ĉiujare Biyadi petas pli ol mil patentojn al la ŝtato, nun ĝi havas centran instituton, esplorajn kaj ekspluatajn centrojn pri aŭto, instituton pri aŭtoj kaj instituton pri elektropecoj. Por esplori kaj ekspluati la unuan aŭtomobilon F3, Biyadi pagis preskaŭ 100 milionojn da juanoj por modela tekniko. Nun, Biyadi jam sendepende esploris kaj ekspluatis aŭtomobilojn F3, F8 kaj senkovrilan veturilon X3.

1 2 3