La 26-an de aprilo, en la urbo Zhengzhou de la provinco Henan, centra Ĉinio, inaŭguriĝis la 2-a Investa kaj Komerca Foiro de Meza Landparto de Ĉinio organizita de la ĉina Ministerio pri Komerco kaj registaroj de ses provincoj de la meza landparto. En la inaŭguro ĉeestis ĉina vicĉefministro Wu Yi, ŝtatafera konsilanto de Singapuro Goh Chok Tong kaj aliaj ĉinaj kaj alilandaj honorindaj gastoj.
Laŭ informo, al la foiro oni invitis sume pli ol 30 mil en- kaj ekster-landaj komercistoj, inkluzive de 10 mil eksteraj komercistoj el pli ol cent landoj kaj regionoj.
|