La 26-an de aprilo, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj Liu Jianchao diris en Pekino, ke Ĉinio ĉiam multe atentas kaj daŭre plifortigos la sekurigan laboron por la koncernaj ĉinaj entreprenoj estantaj transmare, samtempe Ĉinio postulas al tiuj landoj, kiuj havas kunlaborajn rilatojn kun Ĉinio, ke ili liveru sekuran garantion al ĉinaj entreprenoj en ilia funkciado.
En gazetara konferenco okazinta en la sama tago, Liu Jianchao diris, ke nun Ĉinio aktive akcelas koncernajn flankojn disvolvi savadan laboron de ĉinaj forkaptitaj personoj.
|