• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-27 07:05:05    
Pionira Dramisto

CRI

Kara retleganto, hodiaŭ ni komencu konigi kelkajn famajn dramistojn, el kiuj la 1-a estu Tian Han!

Tian Han (1898—1968), origine Tian Shouchang, naskiĝis en la urbo Changsha de la provinco Hunan. Li elkreskis post la maj-kvara movado (1919) kiel poeto, dramisto kaj dramaturgo. Antaŭ 1949, li ĉiam partoprenis en aktivado de revoluciaj literaturo kaj arto. Liaj teatraĵoj "Tigrokapta Nokto" (1924), "Morto de Fama Aktoro" (1927), "Ĉarmulinoj" (1947) kaj aliaj donis vastan influon en la historio de la moderna literaturo de Ĉinio. Post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko li fariĝis gvidanto, ekzemple estro de Teatraĵ-opera Buroo de la Kultura Ministerio, estro de Administra Buroo pri Artaj Aferoj, prezidanto de la Ĉina Dramista Asocio kaj vicprezidanto de la Ĉina Tutlanda Federacio de Literaturista kaj Artista Rondoj. Li ĉiam serioze plenumis literaturartajn orientilon kaj diversajn politikojn de la Partio, klopodante akceli disvolviĝon de la socialisma teatro de nia lando. Lia gvidado estis neniom blinde ordona, sed ĉiam trafa kaj konkreta. Estante veterana kultura batalanto de la proletaro, li elvolvis bonan tradicion kombini teatraĵan movadon, draman verkadon kaj dramaturgian studadon kaj ĉiuflanke gajnis elstarajn sukcesojn. Sekve ni lakone parolu pri lia verkado!

Publikiĝis historiaj dramoj – "Guan Hanqing" (dramisto kaj operverkisto, ?--?, en la dinastio Yuan, 1206—1368) en 1958; "Fantasio pri Shisanling-akvokonservejo"; samjare "Princino Wencheng" (knabino el la familio Li. En la jaro 641 ŝi estis edzinigita al tibeta reĝo Srongbrtsansgampo), en 1960. Ĉiuj pecoj estas animskuaj kaj kortuŝaj. Tian Han estis matura dramisto, kun aparta artostilo. Liaj dramoj, saturitaj per forta poezieco kaj pitoreska pentreco, plene manifestas lian revolucian romantikan spiriton, havante specifan artan kortuŝecon. Leganto povas trovi lirikecon, ĉu en "Guan Hanqing", ĉu en "Princino Wencheng", kaj trafi superbajn brilojn de ĉeftemo kaj homaj figuroj. La dramoj de Tian Han eminentas ankaŭ en arta strukturigo kaj aranĝo de intrigoj kun forta legendeco kaj drasta suspenseco. Vere, tion li tre zorgis kaj prenis kiel gravan artorimedon. Tamen li absolute ne preterlasis esprimon de respektiva ĉeftemo nek neglektis postulon en modlado de homaj figuroj. Fakte li bazis la legendecon sur realeco. Ĉu la dramista vivo de Guan Hanqing, ĉu la edziniĝo de princino Wencheng en la fora Tibeto, prezentiĝas kaj legendecaj kaj realecaj, spegulante komplikecon de kontraŭdiroj kaj iliaj luktoj en la ĉiutaga vivo. La menciitaj romantiko, poezieco, pentreco kaj legendeco en la dramoj de Tian Han venis ne nur el tio, ke li estis ankaŭ poeto, sed ankaŭ el influoj de alilandaj dramistoj, ekzemple Ŝekspiro (1564—1616), Moliero (1622—1673), Goeto (1749—1832) kaj Ŝillero (1759—1905). Cetere, la eminenteco de liaj dramoj strikte rilatas al tio, ke li tre bone kritikis kaj heredis tradician dramaturgion de Ĉinio, lerte aplikante brilajn manierojn al sia verkado kaj fandante elvokivajn elementojn en siajn dramojn.

En la periodo de la nuntempa literaturo de Ĉinio, li estis la 1-a kiu faradis esploradon kaj studadon por naciecigi kaj amasecigi teatron.