La 27-an de aprilo en Kairo, Mahmoud Abbas, prezidanto de la Palestina Nacia Leĝdona Konsilio, kiu vizitis Egiption, interparolis kun Khaled Meshaal, politika gvidanto de Hamas. Tio estas la unua interparolo inter la du flankoj depost fondiĝo de la palestina nacia koalicia registaro.
En la interparolo ili diskutis pri palestina interna situacio, milithalto inter Palestino kaj Israelo, interŝanĝo kun Israelo pri malliberigitaj palestinanoj, urĝado al Usono kaj okcidentaj landoj por rapida nuligo de la puno al Palestino, kaj aliaj problemoj.
La du flankoj konsentis observi plu la Mekkan Interkonsenton, subskribitan de Fatah kaj Hamas, kolopodi por realigi milithalton kun Israelo, kaj disvastigi la milithalton al la okcidenta bordo de Jordano.
|