La 27-an de aprilo en Camp David, japana ĉefministro Abe Shinzo, kiu faras viziton en Usono, diris, ke lia vizito celas pruvi, ke la aliancaj rilatoj inter Japanio kaj Usono estas neanstataŭigeblaj kaj plue fortiĝos.
Samtage, Abe Shinzo intervidiĝis kun usona prezidento Bush, la du flankoj diskutis pri fortigo de la strategiaj aliancaj rilatoj, iraka milito, nuklea problemo sur la Korea Duoninsulo, duflankaj kaj internaciaj komercaj problemoj. Abe Shinzo esprimis post la intervidiĝo, ke li faris "tre esencan diskutadon" kun Bush. Japanio plue subtenos Usonon por realigi stabilecon kaj postmilitan rekonstruadon de Irako. Li refoje esprimis pardonon pri tio, ke la japana armeo devigis aziajn virinojn servi kiel "seksan sklavon" dum la Dua Monda Milito. Pri tio, Bush diris, ke la problemo de "seksa sklavo" estas bedaŭrinda ĉapitro en la monda historio, li aprobis pardonon de Abe Shinzo.
|