Posttagmeze de la 29-a de aprilo, en Karbala, sankta urbo de ŝijaismo en suda Irako okazis aŭtobomba eksplodado. Oficisto de higiena departemento de la urbo diris, ke la eksplodado kaŭzis morton de almenaŭ 58 homoj, vundiĝon de 168.
Laŭ raporto, la eksplodado okazis en svarma komerca distrikto apud iu ŝijaisma moskeo de Karbala, iu aŭto senatente eksplodis kaj kaŭzis grandnombron da mortintoj kaj vunditoj.
Tio ĉi estas la dua serioza eksploda evento de la regiono en du semajnoj.
|