Antaŭtagmeze de la 20-a de julio, inaŭguriĝis ekspozicio titolita "Ĉinaj eminentuloj kaj Esperanto" en la Muzeo de Guo Moruo. La ekspozicio montras la rilatojn inter ĉinaj eminentuloj kaj Esperanto en diversaj kampoj kaj epokoj. La ekspozicio estas iniciatita de la Pekina Esperanto-Asocio.
|