• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-07-26 15:07:53    
Saluto el UNESKO

cri

Mi ĝojas adresi al vi mian mesaĝon okaze de la 89-a Universala Kongreso de Esperanto. Efektive, ĉi tio ne estas la unua fojo, ke Unesko asocias sin al ĉi tiu evento, kies hodiaŭa temo estas "Lingva egaleco en Internaciaj rilatoj".

Tio estas temo, kiu figuras inter niaj zorgoj, tiom pli ĉar la objektivoj de niaj du organizoj konverĝas direkte al la sama celo: paco en la mondo.

Ĉi-jare la Simpozio pritraktas la temon, "lingvoj uzataj en internaciaj organizoj", inkluzive Uneskon, kaj mi povas certigi vin, ke ni atentos kun intereso la konkludojn de ĝia laboro.

La homaro posedas kiel senmaterian heredaĵon tiun mirindan ilon, kiu estas lingvo, por antaŭenigi internacian dialogon kaj interkomprenon. Pro tio Unesko senĉese laboras por konservado de kultura kaj lingva diverseco kaj por evoluado de plurlingva edukado per siaj edukaj propramoj kaj projektoj.

La Universala Deklaro pri Kultura Diverseco, adoptita unuanime en la 30-a sesio de la Ĝenerala Konferenco de Unesko en 2001, atestas la volon de ĝiaj membro-ŝtatoj antaŭenigi lingvojn kiel vehiklon de dialogo, paco kaj internacia interkompreno.

Cetere, en la Uneska kadra dokumento "Edukado en Plurlingva Mondo", publikigita en 2003en ĝiaj ses laboraj lingvoj, ni montras klaran starpunkton koncerne la lingvan politikon, aplikotan en edukado. Ni invitas niajn membro-ŝtatojn kaj asociiĝintajn membrojn uzi la denaskan lingvon kiel la lingvon de instruado en la elementa lernejo. Krome, sekve de la decido de la Uneska Ĝenerala Konferenco en sia 30-a sesio en 1999 proklami la Internacian Tagon de la Denaska Lingvo, tiu tago estas celebrata en la membro-ŝtatoj kaj asociiĝintaj membroj ĉiujare la 21-an de februaro.

Tiu kadra dokumento tradukiĝis en lokajn lingvojn en certaj landoj, kaj publikante ĝin, Unesko esperas kontribui al la ideoj de paco per instigado de evoluo de plurlingva edukado. Rekono de lingvo diverseco estas la bazo de la decido de Unesko celebrigi la Internacian Tagon de la Denaska Lingvo ĉiujare la 21-an de februaro.

Siaflanke Universala Esperanto-Asocio Laboras ankaŭ por pli kaj pli vasta kaj multa uzado de Esperanto tra la mondo. Efektive, ĝuste pro sia naturo de internacia komuna lingvo, neŭtrala rilate al "naturaj" lingvoj, ĝi konsiderinde kontribuas al alproksimigo de popoloj kaj al mondpaco.

Niaj du organizoj daŭrige kombinos siajn klopodojn cele al interkompreno de la popoloj de la mondo.

Mi deziras por vi bonegan simpozion kaj sukcesoplenan kongreson.

John Daniel