• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-07-26 15:29:17    
Salutvortoj de Wu Bangguo al la 89-a UK

cri

Okaze de la 89-a Universala Kongreso de Esperanto en Pekino, en la nomo de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo kaj de mi mem mi kore salutas la kongreson kaj varme bonvenigas ĉiujn amikojn el diversaj landoj.

Lingvo estas la plej grava instrumento por esprimis homajn ideojn kaj fari komunikadon. Kun progreso de la homa socio disvolviĝas kontinue ankaŭ la lingvo. Por forigi lingvan baron kaj akceli interkomprenon kaj amikecon inter la diversaj popoloj, antaŭ cent dek sep jaroj doktoro L. L. Zamenhof kreis la internacian helpan lingvon Esperanto kaj per tio faris elstarajn kontrikuojn al disvolviĝo de la monda lingvo. En la pasintaj pli ol cent jaroj la pacamaj esperantistoj de diversaj landoj faris senlacan penadon por perfektigi kaj disvolvi Esperanton. Pli kaj pli kreskis la nombro de ĝiaj lernantoj kaj uzantoj kaj pli kaj pli grandiĝas la tereno de ĝia aplikado. Esperanto jam fariĝis efika portanto de la kultura interŝanĝo, informa komunikado kaj scienc-teknika kunlaboro kaj ludas apartan rolon en la internaciaj rilatoj.

Ĉinio estas lando kun miliardo kaj tricent milionoj da loĝantoj. Esperanto enkondukiĝis en Ĉinion antaŭ cent jaroj. En tiu centjara historio kaj precipe post ekpraktikado de la reformado kaj pordmalfermo Esperanto multe progresis. Ĉinio faris kontribuon al disvolviĝo de Esperanto.

En 1986 Pekino sukcese gastigis la 71-an UK. Post 18 jaroj esperantistoj el diversaj landoj kaj diversaj nacioj kun malsamaj lingvoj refoje kolektiĝis en Pekino por kune diskuti pri disvolviĝo de Esperanto. Tio faros realan kaj profundan influon al interkompreniĝo, amikeco, mondpaco kaj homa progreso.

Mi kore deziras, ke niaj amikoj el diversaj landoj ĝuu la restadon en Ĉinio.

Plenan sukceson al la kongreso!

Wu Bangguo